Kwa maudhui

Iu de San Sebastián - España?

ya Gofzamen, 11 Machi 2013

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

Gofzamen (Wasifu wa mtumiaji) 11 Machi 2013 10:45:56 alasiri

Saluton al ĉiuj!
Mi intencas vivi en Hispanujo dum 1 jaro nur por studi per brazila programo de universitata interŝanĝo kaj ŝatus scii pli pri San Sebastián. Ankaŭ mi serĉas pri Madrid, Barcelona, Valencia kaj Granada. Se iu volas sugesti aliajn urbojn kaj universitatojn, bonvole diru al mi.
Dankon!

Madridano (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2013 6:51:42 alasiri

Mi sugestas ke vi aliĝu al la forumo Iberia Esperantistaro. Tiucele vi povas sendi mesaĝon al iberia-esperantistaro-subscribe@yahoogroups.com

En tiu forumo vi povos aperigi vian demandon kaj eble vi ricevos respondojn.

Gofzamen (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2013 9:25:30 alasiri

Madridano:Mi sugestas ke vi aliĝu al la forumo Iberia Esperantistaro. Tiucele vi povas sendi mesaĝon al iberia-esperantistaro-subscribe@yahoogroups.com

En tiu forumo vi povos aperigi vian demandon kaj eble vi ricevos respondojn.
Madridano, kaj vi, ĉu vi konas San Sebastián? Kaj Madrid, kion vi povas diri al mi pri Madrid? Estas bona urbo por studi? Estas altkosta vivi tie? Ĉu estas facile vojaĝi de ĝi? Kion vi opinias pri la universitatoj de Madrid, speciale, Autónoma de Madrid? Ĉu vi konsilas iun alian urbon?

Dankon!

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2013 10:14:17 alasiri

Gofzamen:Kaj Madrid, kion vi povas diri al mi pri Madrid? Estas bona urbo por studi? Estas altkosta vivi tie? Ĉu estas facile vojaĝi de ĝi? Kion vi opinias pri la universitatoj de Madrid, speciale, Autónoma de Madrid? Ĉu vi konsilas iun alian urbon?

Dankon!
Mi sugestus al vi Salamanca. Ĉi tiu urbo ne estas tiel granda kiel Madrid, ĝi estas do nepre pli malmultekosta, troviĝas ankaŭ meze de Hispanujo, estas belega, kaj estas samtempe studenta urbo ekde pluraj jarcentoj plena, niaepoke, je diverslokaj gelernantoj. Mi ŝategas Salamanca.

Amike.

Gofzamen (Wasifu wa mtumiaji) 13 Machi 2013 10:57:31 asubuhi

antoniomoya:
Gofzamen:Kaj Madrid, kion vi povas diri al mi pri Madrid? Estas bona urbo por studi? Estas altkosta vivi tie? Ĉu estas facile vojaĝi de ĝi? Kion vi opinias pri la universitatoj de Madrid, speciale, Autónoma de Madrid? Ĉu vi konsilas iun alian urbon?

Dankon!
Mi sugestus al vi Salamanca. Ĉi tiu urbo ne estas tiel granda kiel Madrid, ĝi estas do nepre pli malmultekosta, troviĝas ankaŭ meze de Hispanujo, estas belega, kaj estas samtempe studenta urbo ekde pluraj jarcentoj plena, niaepoke, je diverslokaj gelernantoj. Mi ŝategas Salamanca.

Amike.
Saluton!
Mi dankas pro via sugesto. Mi serĉos pri ĝi. ridulo.gif

Kurudi juu