Al la enhavo

Kie mi povas aĉeti "La Hobito"?

de kaŝperanto, 2013-marto-12

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-marto-12 21:34:07

Mi serĉas kopiaĵon je "La Hobito" antaŭ multa da tempo, sed mi ne povas trovi unu. La UEA ne havas por aĉeti, kaj miaj ret-serĉoj ne sukcesis.

Mi kredas ke mi lernas plej rapide kiam mi legas, kaj mi interesiĝas la verkojn de Tolkien. Mi interrete legis ĉapitron kvin: Enigmoj en la Mallumo, kaj mi ŝategis ĝin. Mi ŝatus legi restaĵon.

Dankon antaŭe por via helpo.

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-12 22:03:42

Ĉu vi jam legis " La du Turegoj ". ( temas nur pri du mallongaj eltiraĵoj )

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-marto-12 23:00:21

fstphane:Ĉu vi jam legis " La du Turegoj ". ( temas nur pri du mallongaj eltiraĵoj )
Ne, mi supozis ke mi devas komenciĝi komence. Sed tio estas retpaĝon, kie mi legis elĉerpajon de "La Hobito".

Ankaŭ, la Esperanta traduko de "La Mastro de l' Ringoj" estas tre multekosta, dum "La Hobito" estas malmultekosta (almenaŭ oni anoncas ke ĝi estas malmultekosta).

Ĉu ne ekzistas diĝitan kopiaĵon aĉeteblan?

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-12 23:52:51

Fakte," La mastro de l'Ringoj " enhavas tri librojn.
- la unua: " La Kunularo de l'Ringo "
- la dua: " La du Turegoj "
- la tria: " La Reveno de l'Reĝo "
Provu mendi ĝin tie ĉi.(libroservo)

jchthys (Montri la profilon) 2013-marto-13 00:54:26

fstphane:Fakte," La mastro de l'Ringoj " enhavas tri librojn.
- la unua: " La Kunularo de l'Ringo "
- la dua: " La du Turegoj "
- la tria: " La Reveno de l'Reĝo "
Provu mendi ĝin tie ĉi.(libroservo)
Ĝuste: Unu verko. Tri volumoj. Ses libroj.

AbramNilsen (Montri la profilon) 2015-februaro-12 22:25:16

Oni povas aĉeti "La Hobito"n ĉi tie: http://esperanto-usa.org/en/node/1513

amigueo (Montri la profilon) 2015-februaro-17 15:10:30

ho kara romano "La Hobito" min tre plaĉis kaj akompanis min dum mia aventuro pilgrima 10 tagojn.

Reen al la supro