본문으로

Kie mi povas aĉeti "La Hobito"?

글쓴이: kaŝperanto, 2013년 3월 12일

글: 7

언어: Esperanto

kaŝperanto (프로필 보기) 2013년 3월 12일 오후 9:34:07

Mi serĉas kopiaĵon je "La Hobito" antaŭ multa da tempo, sed mi ne povas trovi unu. La UEA ne havas por aĉeti, kaj miaj ret-serĉoj ne sukcesis.

Mi kredas ke mi lernas plej rapide kiam mi legas, kaj mi interesiĝas la verkojn de Tolkien. Mi interrete legis ĉapitron kvin: Enigmoj en la Mallumo, kaj mi ŝategis ĝin. Mi ŝatus legi restaĵon.

Dankon antaŭe por via helpo.

fstphane (프로필 보기) 2013년 3월 12일 오후 10:03:42

Ĉu vi jam legis " La du Turegoj ". ( temas nur pri du mallongaj eltiraĵoj )

kaŝperanto (프로필 보기) 2013년 3월 12일 오후 11:00:21

fstphane:Ĉu vi jam legis " La du Turegoj ". ( temas nur pri du mallongaj eltiraĵoj )
Ne, mi supozis ke mi devas komenciĝi komence. Sed tio estas retpaĝon, kie mi legis elĉerpajon de "La Hobito".

Ankaŭ, la Esperanta traduko de "La Mastro de l' Ringoj" estas tre multekosta, dum "La Hobito" estas malmultekosta (almenaŭ oni anoncas ke ĝi estas malmultekosta).

Ĉu ne ekzistas diĝitan kopiaĵon aĉeteblan?

fstphane (프로필 보기) 2013년 3월 12일 오후 11:52:51

Fakte," La mastro de l'Ringoj " enhavas tri librojn.
- la unua: " La Kunularo de l'Ringo "
- la dua: " La du Turegoj "
- la tria: " La Reveno de l'Reĝo "
Provu mendi ĝin tie ĉi.(libroservo)

jchthys (프로필 보기) 2013년 3월 13일 오전 12:54:26

fstphane:Fakte," La mastro de l'Ringoj " enhavas tri librojn.
- la unua: " La Kunularo de l'Ringo "
- la dua: " La du Turegoj "
- la tria: " La Reveno de l'Reĝo "
Provu mendi ĝin tie ĉi.(libroservo)
Ĝuste: Unu verko. Tri volumoj. Ses libroj.

AbramNilsen (프로필 보기) 2015년 2월 12일 오후 10:25:16

Oni povas aĉeti "La Hobito"n ĉi tie: http://esperanto-usa.org/en/node/1513

amigueo (프로필 보기) 2015년 2월 17일 오후 3:10:30

ho kara romano "La Hobito" min tre plaĉis kaj akompanis min dum mia aventuro pilgrima 10 tagojn.

다시 위로