Към съдържанието

Por kiuj nombroj vi preferas uzi J ?

от Francestral, 13 март 2013

Съобщения: 1

Език: Esperanto

Francestral (Покажи профила) 13 март 2013, 19:31:06

En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:
Ĉe nul oni povas heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:
○ Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.
○ Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.

Ambaŭ principoj estas egale logikaj:
• Post tio restos nul homo(j). Ĉi tia uzado de nul aperas preskaŭ nur en poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aŭ neniuj homoj).
• Mi aĉetis nul komo kvin kilogramo(j)n da rizo.

Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn nombrojn:
• Restas al li minus unu eŭro. T.e. li ŝuldas unu eŭron.
• En Laponio -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima
temperaturo.
• La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/unu-nombro_mult...

Ĉu vi preferas uzi J
-nur por nombroj super 1 aŭ malsuper -1, aŭ
-por ĉiuj nombroj krom ekzakte 1 kaj -1?

Mi preferas uzi J nur por nombroj super 1 aŭ malsuper -1, eble ĉar ĝi estas pli proksima al la franca.

En la franca, oni uzu multe-nombron nur por nombroj ≥ 2 aŭ ≤ -2:
0,5 kilogramme = 0,5 kilogramo(j)
1 kilogramme = 1 kilogramo
1,9 kilogramme = 1,9 kilogramoj
2 kilogrammes = 2 kilogramoj

Обратно нагоре