Späť na obsah

Detala gramatiko eraro??

od tcamundsen, 16. marca 2013

Príspevky: 3

Jazyk: Esperanto

tcamundsen (Zobraziť profil) 16. marca 2013 23:02:06

De la detala gramatiko:

1.1.2 Supersignoj

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, oni povas uzi alternativan skribon. La oficiala alternativo estas la H-skribo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto. En la H-skribo oni uzas postmetitan H-on anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo:ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
-----------------------
Mi pensas ke la lasta fraza estas pli klara se ni ŝanĝos la finon de tio:

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Mi pensas ke la lasta frazo devus montri X-skribo.

Urho (Zobraziť profil) 17. marca 2013 15:43:11

tcamundsen:
[…] En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo:ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
-----------------------
Mi pensas ke la lasta fraza estas pli klara se ni ŝanĝos la finon de tio:

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Mi pensas ke la lasta frazo devus montri X-skribo.
Jes, vi tute pravas! – Espereble iu el teamanoj de lernu! korektos la tajperarojn.

Jasminka (Zobraziť profil) 17. marca 2013 21:22:51

tcamundsen:De la detala gramatiko:

1.1.2 Supersignoj

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, oni povas uzi alternativan skribon. La oficiala alternativo estas la H-skribo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto. En la H-skribo oni uzas postmetitan H-on anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo:ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
-----------------------
Mi pensas ke la lasta fraza estas pli klara se ni ŝanĝos la finon de tio:

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Mi pensas ke la lasta frazo devus montri X-skribo.
Saluton,

Vi tute pravas! Dankon pro via rimarko. Mi korektis la eraron.

Estus bone, se venontfoje vi sendus atentigojn al ni retpoŝte, tiam ni pli rapide povus reagi.

Amike,
Neringa

Nahor