Al la enhavo

IRC

de MoutOp, 2013-marto-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

MoutOp (Montri la profilon) 2013-marto-17 20:01:31

Mi vidis en libro (eldonita de UFE kaj JEFO, vi povas vidi ĝin rete ĉi tie: http://esperanto-france.org/doc/UFE_ModeDemploi.pd..., en la Franca), ke oni povas babili en Esperanto per IRC. La libro estas relative malnova (rete, ĉio evoluas tre rapide!), do mi ne scias, se oni povas ankoraŭ uzi ĝin.

Ĉu iu uzas IRC en Esperanto? Kiel faras ĝin? Kiom da personoj uzas ĝin?

kefga_x (Montri la profilon) 2013-marto-17 21:18:54

Ĉe irc.freenode.net estas la kanalo ##esperanto, kie oni bibiladas esperante.

MoutOp (Montri la profilon) 2013-marto-18 09:39:58

Dankon! Do, mi instalis la programon «ChatZilla» senkiale. Oni ne povas iri sur la kanalo «freenode» kun ĝi.

bluephoenix (Montri la profilon) 2013-marto-19 04:56:54

MoutOp:Oni ne povas iri sur la kanalo «freenode» kun ĝi.
Ne, Freenode estas la reto, ##esperanto estas la kanelo.

Tajpu "/server irc.freenode.net" por konekti al komputilo de la Freenode reto. Aŭ, klaku IRC > Join Channel, kaj elektu Freenode el Network.

Aŭ eble pli simple, vizitu la URLon irc://freenode/esperanto kaj la IRC kliento komencu ĝin.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-marto-19 14:29:01

[Mesaĝo forigita — ĝi enhavis nenion novan]

Reen al la supro