Więcej

IRC

od MoutOp, 17 marca 2013

Wpisy: 5

Język: Esperanto

MoutOp (Pokaż profil) 17 marca 2013, 20:01:31

Mi vidis en libro (eldonita de UFE kaj JEFO, vi povas vidi ĝin rete ĉi tie: http://esperanto-france.org/doc/UFE_ModeDemploi.pd..., en la Franca), ke oni povas babili en Esperanto per IRC. La libro estas relative malnova (rete, ĉio evoluas tre rapide!), do mi ne scias, se oni povas ankoraŭ uzi ĝin.

Ĉu iu uzas IRC en Esperanto? Kiel faras ĝin? Kiom da personoj uzas ĝin?

kefga_x (Pokaż profil) 17 marca 2013, 21:18:54

Ĉe irc.freenode.net estas la kanalo ##esperanto, kie oni bibiladas esperante.

MoutOp (Pokaż profil) 18 marca 2013, 09:39:58

Dankon! Do, mi instalis la programon «ChatZilla» senkiale. Oni ne povas iri sur la kanalo «freenode» kun ĝi.

bluephoenix (Pokaż profil) 19 marca 2013, 04:56:54

MoutOp:Oni ne povas iri sur la kanalo «freenode» kun ĝi.
Ne, Freenode estas la reto, ##esperanto estas la kanelo.

Tajpu "/server irc.freenode.net" por konekti al komputilo de la Freenode reto. Aŭ, klaku IRC > Join Channel, kaj elektu Freenode el Network.

Aŭ eble pli simple, vizitu la URLon irc://freenode/esperanto kaj la IRC kliento komencu ĝin.

Fenris_kcf (Pokaż profil) 19 marca 2013, 14:29:01

[Mesaĝo forigita — ĝi enhavis nenion novan]

Wróć do góry