본문으로

Serĉas kontrolistojn/redaktistojn

글쓴이: bluephoenix, 2013년 3월 19일

글: 3

언어: Esperanto

bluephoenix (프로필 보기) 2013년 3월 19일 오전 4:33:08

Por ekzerci kaj plibonigi mian esperantan kapablon, mi volas traduki kelkajn diversajn tekstojn. Ekz, kelkaj preĝoj de Liturgio de la Horoj, ĉapitroj de la libro "Pingvenoj de Sinjoro Popper", personaj verkoj, kaj aliaj. Mi ja havas esperant-parolantajn amikojn, sed mi ne volas tedi aŭ mistrakti ilin. Kaj, mi ne volas rubmesaĝigi la forumojn! Kiel mi trovas personon kiu bonvole kontrolu miajn traduklaborojn? Senpage estas prefere, sed se mi devus pagi, kiom estus justa prezo? Mi volas plibonigi, sed ne ĝenas iun ajn. Dankon!

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 3월 19일 오전 8:26:02

Vi neniel ĝenas afiŝante viajn tradukojn ĉi tie, lernu! ja estas por lerni kaj ekzerci la lingvon.

bluephoenix (프로필 보기) 2013년 3월 20일 오전 12:14:56

Kirilo81:Vi neniel ĝenas afiŝante viajn tradukojn ĉi tie, lernu! ja estas por lerni kaj ekzerci la lingvon.
Se estus unu aŭ du frazojn, bone... sed kiu vere volas tralegi 1000+ vortojn? Mi ankoraŭ sentus kvazaŭ mi rubmesaĝi. Eble Lernu bezonas novan forum-kategorion speciale por traduk-helpon/kontrolon?

다시 위로