Kwa maudhui

Mi bezonas helpon pri la refleksivo

ya MLFH, 21 Machi 2013

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

MLFH (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2013 7:21:24 alasiri

Saluton. Mi bezonas helpon por korekte skribi gravan tekston. Miaj duboj rilatas al la uzo de la refleksivo. La revizendaj kazoj estas la jenaj (mi bezonas scii ĉu la refleksivo estas aŭ ne korekte uzita; mi enmetis kelkajn klarigojn inter krapoj):

1) Li diras, ke ne. Sed la kialo estas alia. Li/Ŝi ne analizas (aŭ ne volas analizi) siajn verajn motivojn: Li/Ŝi perdis la kontakton kaj kun sia interna infano kaj kun la jam ekzistantaj infanoj. Li/Ŝi volas filojn kvazaŭ trofeo por plibonigi lian/ŝian socian pozicion. Li/Ŝi montras blinda obeemo al la kolportistoj de dogmoj serĉantaj pligrandigi sian gregon (la grego estas de la kolportistoj). Li/Ŝi estas preta oferbuĉi liajn/ŝiajn filojn (la filoj estas de Li/Ŝi, ne de la dioj) al la dioj de la nacia ekonomio.

2) Ĉar la homoj kiuj intencas krei novan vivon havas en la subkonscio la senton, ke ili eraras, tial ili ne povas doni siajn verajn motivojn. Ni devas do helpi al ili racie interpreti siajn kialojn.
Demandu iun ajn kial li volas naski filon kaj plej verŝajne li donos al vi unu el la kialoj listigitaj en la suba tabelo. Iliaj veraj kialoj troviĝas en la meza kolumno.

3) Kiam personoj kun filoj akiras la perspektivon de MLFH, tiam ili decidas ne plu aldoni novajn membrojn al la nuna homa familio. Ili ne urĝas siajn filojn doni nepojn al ili kaj eĉ povas instigi ilin preni respondecan decidon pri sia fekundeco. Plej multaj bezonas nian helpon por disvolvi sian tutan potencialon.

Eble mi bezonos helpon por ankoraŭ aliaj kazoj, sed momente tiuj estas la solaj.

Dankon.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2013 6:47:44 asubuhi

Bonvolu konsulti tiun ĉi paĝon pri la pronomo "si" en simplaj frazoj:

http://bertilow.com/pmeg/pmeg150alfa/gramatiko/pro...

Ŝajnas al mi ke vi devos korekti kelkajn erarojn en via teksto, sed vi vidos mem.

Amike.

MLFH (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2013 8:27:57 asubuhi

antoniomoya:Bonvolu konsulti tiun ĉi paĝon pri la pronomo "si" en simplaj frazoj:

http://bertilow.com/pmeg/pmeg150alfa/gramatiko/pro...

Ŝajnas al mi ke vi devos korekti kelkajn erarojn en via teksto, sed vi vidos mem.

Amike.
Mi jam konsultis multajn paĝojn kaj gramatikojn, sed mi ankoraŭ ne povas kompreni la korektan uzon de la refleksivo. Mi bezonas korekti tiun tekston, sed mi sola ne povas.

Kurudi juu