Ir ao conteúdo

ILEI-konferenco por instruemuloj

de esperantourbo, 21 de março de 2013

Mensagens: 3

Idioma: Esperanto

esperantourbo (Mostrar o perfil) 21 de março de 2013 19:32:21

Inter 12-18 julio 2013 en Herzberg am Harz okazos la 46a ILEI-konferenco por ĉiuj, kiuj instruas, ŝatus instrui aŭ simple interesiĝas pri instruado de Esperanto.
Ĉeftemoj: instruado al ĉiuj generacioj, internaciaj projektoj kaj subvenciebloj
Detaloj, aliĝeblo: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Kotizoj: 15-65 EUR, depende de loĝlando, aĝo, membreco.
Limdato de la plej favora aliĝkategorio: 31.03.2013
Petu informojn de LKK: Zsofia Korody, vicprezidanto de ILEI

esperantourbo (Mostrar o perfil) 7 de maio de 2013 17:27:47

Detaloj pri la metodika trejnseminario kun Katalin Kovats (edukado.net) dum la konferenco kaj la provizora programo estas troveblaj kun aliaj sciindaĵoj sur la konferenca paĝaro. Aliĝu ĝustatempe, rabatkotizoj por B-landanoj, gejunuloj!

maratonisto (Mostrar o perfil) 8 de maio de 2013 08:37:51

Ĉu eblas en kelkaj lernejoj, kie oni instruas Esperanton, kompari la sukcesojn de lernantoj kun aliaj fremdlingvoj? Ĉu faris iu tian esploradon?
Tio estus interesa kaj estus grava argumento de esperantistoj.

De volta à parte superior