Skip to the content

konversacio?

by Salmeren, March 22, 2013

Messages: 5

Language: Esperanto

Salmeren (User's profile) March 22, 2013, 9:58:09 AM

Bonan tagon! Mi Havas demandoj. Mi estas nova esperantisto,kio estas bonaj demandoj teni konversacion iras? Mi ne scais. Ankaŭ, mia gramatiko estas terura, kiel plibonigi?

vidas vandenis (User's profile) March 22, 2013, 12:53:43 PM

Salmeren:Bonan tagon! Mi Havas demandoj. Mi estas nova esperantisto,kio estas bonaj demandoj teni konversacion iras? Mi ne scais. Ankaŭ, mia gramatiko estas terura, kiel plibonigi?
Antaŭen! Kaj kuraĝe!

hebda999 (User's profile) March 22, 2013, 1:00:01 PM

Salmeren:...mia gramatiko estas terura, kiel plibonigi?
1. Legu
2. Aŭskultu
3. Parolu

Post tri monatoj viaj kapabloj multe pligrandiĝos.

fstphane (User's profile) March 22, 2013, 3:12:24 PM

Salmeren:... kiel plibonigi?
Provu legi kaj relegi kiom eble la pdf version de La Detala Lernu! - gramatiko, aŭ aĉetu la paperan version (Detala Gramatiko de Esperanto), ekzemple ĉi tie.

PS: Ambaŭ versioj estas nur Esperante.

robbkvasnak (User's profile) March 22, 2013, 4:56:44 PM

Hej, Conner, kie vi loĝas en Usono?
Legu la mesaĝojn ĉi-tie kaj legu librojn kaj ĵurnalojn en Esperanto. Skribu al ni kaj petu plibonigojn de viaj vortoj - ne estu ofendita pri via Esperanto - ni ĉiuj ankoraŭ eraretas iomete - SED eraroj en Esperanto ofte estas ies vidpunkto - iom post iom vi akiros la komunan kodon ĉi-tie - sed Esperanto estas ne tute elesplorita lando - estas valoj kaj oceanoj de eblecoj kien ĝis nun neniu iris. Esperanto estas via - kaj mia - kaj ĉies. Ne timu ĝin. Kaj kiel vi skribis mandarine, estu bonvena!

Back to the top