Więcej

Tut-Kalifornia Esperanto Konferenco, Aprilo 19-21, 2013

od amandahigley, 25 marca 2013

Wpisy: 1

Język: Esperanto

amandahigley (Pokaż profil) 25 marca 2013, 04:36:13

Saluton Lernu-anoj!

Mi kore invitas vin veni al Sakramento, Kalifornio, por lerni kaj ludi kun esperantistoj ĉe TKEK! Ni gastos ĉe la Sakramenta Junulargastejo, kie loĝado kostas nur $30 nokte. La kunveno estas por Esperantistoj de ĉiuj niveloj, de freŝa komencanto ĝis flua parolanto, kaj taŭgas por ĉiuj aĝoj.

TKEK estos malmultekosta, amuza okazo uzi praktike Esperanton. Ni kune kuiros, esploros la ĉefurbon de Kalifornio, ludos tabloludojn, interkonatiĝos kaj havos kelkajn prelegojn. Ankaŭ estos kurso por komencantoj, kiu kostos nur $20.

La aranĝo komenciĝos je la 16:00 vendrede la 19a de Aprilo, kaj finiĝos je la 17:00 dimanĉe. Bonvenon al ĉiuj, ni tre ĝojos se vi venos ĝui la belan varman printempon kun ni!

Amanda Higley Schmidt
amanda_higley@yahoo.com
916-709-7207

Wróć do góry