Aller au contenu

Reta ejo por kunigi la retaj esperantistoj ?

de Smarties, 25 mars 2013

Messages : 10

Langue: Esperanto

Smarties (Voir le profil) 25 mars 2013 21:38:58

Saluton !

Kiam mi serĉas esperantaj ioj, mi estas perdita inter la diversaj retpaĝoj.
Tro multe da homaj komunumoj; por doni ekzemplon, mi neniam sukcesis (kaj neniam sukcesas) trovi tujbabilejon nek ĝeneralan babilejon.

Je lingvo kiu la interna ideo estas kunigi la homoj, estas bedaurinda, ne ?

Do mi demandas, ĉu ekzistas reta ejo por kunigi la retaj esperantistoj ?

Eble vi tentus respondi "lernu.net". Vi iomete pravas, ĉar tiu kunigas la esperantistoj, ni estas la pravoj. Sed fakte estas dediĉa por lerni esperanton, oni ne povas tie paroli pri elektroniko, animeo, kuirarto, ktp. Do tiu ne kunigas vere ĉiu esperantistojn, nur kunigas la lernantoj, lernohelpantoj kaj kelkaj aliaj, krome oni ne povas paroli tie pri ĉio.

dombola (Voir le profil) 25 mars 2013 23:59:44

Smarties:Saluton !

Do mi demandas, ĉu ekzistas reta ejo por kunigi la retaj esperantistoj ?
Saluton !

Ĉu vi venis por anonci Klaku.net-n?

fstphane (Voir le profil) 26 mars 2013 01:35:47

Smarties:..., oni ne povas tie paroli pri elektroniko, animeo, kuirarto, ktp. Do tiu ne kunigas vere ĉiu esperantistojn, nur kunigas la lernantoj, lernohelpantoj kaj kelkaj aliaj, krome oni ne povas paroli tie pri ĉio.
Jes ja, oni povas paroli ĉi tie, kia ajn estas la temo nome, politika, religia, sporta, kultura, teknika, arta....
Aŭ, eble provu ĉe "Ipernity", "Facebook", "twitter".

Smarties (Voir le profil) 26 mars 2013 11:25:18

Saluton !
Dankon pri la respondoj !
dombola:Saluton !

Ĉu vi venis por anonci Klaku.net-n?
Ne, mi ne konis tiu antaŭ vi anoncis min.
Ĉu tiu kunigas multe da esperantistoj ? Mi ne konas vere la esperanta interreto, do mi demandas kie mi povas, laŭvorte en tiu foromo, por penetri min en tiun komunumaron. ^^
fstphane:Jes ja, oni povas paroli ĉi tie, kia ajn estas la temo nome, politika, religia, sporta, kultura, teknika, arta....
Aŭ, eble provu ĉe "Ipernity", "Facebook", "twitter".
Sed tiuj ne estas por esperantistanoj, mi estas tima do uzi tiuj sen scii al kiu mi parolas, mi timas, bedaŭrinde.

nigra_rivereto (Voir le profil) 26 mars 2013 13:52:19

Ekzistas socia retejo, kiu estas ekskluziva por esperantistoj:

[url=www.esperanto.com]www.esperanto.com[/url]

Tie vi povas havi vian blogon kaj skribi pri kiu ajn temo. Estas ankaŭ forumo tie sed ne tre aktiva kiel en Lernu.net
Bedaŭrinde "esperanto.com" ne havas multe da membroj. Esperantistoj preferas uzi la neesperantistajn sociajn retejojn kiel Facebook, Google+ kaj krei grupojn en ili.

nigra_rivereto (Voir le profil) 26 mars 2013 13:58:55

Mi enmetis misan ligilon, mi provu denove:

esperanto.com

Smarties (Voir le profil) 28 mars 2013 23:16:56

Dankon pri la respondon !
Mi estas iom okupata do mi ne registris min en la retejon tamen morgaŭ mi faros kaj mi povos poste diri vin kiel tiu estas. ^^

novatago (Voir le profil) 31 mars 2013 08:49:39

Babilejo.org kaj Freenode.net havas babilejojn. En freenode.net estas multaj personoj sed tie mi ne vidis parolemon dum tiuj malmultaj okazoj, je kiuj mi vizitis la babilejon.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Voir le profil) 8 avril 2013 12:50:29

nigra_rivereto:Ekzistas socia retejo, kiu estas ekskluziva por esperantistoj:

[url=www.esperanto.com]www.esperanto.com[/url]

Tie vi povas havi vian blogon kaj skribi pri kiu ajn temo. Estas ankaŭ forumo tie sed ne tre aktiva kiel en Lernu.net
Bedaŭrinde "esperanto.com" ne havas multe da membroj. Esperantistoj preferas uzi la neesperantistajn sociajn retejojn kiel Facebook, Google+ kaj krei grupojn en ili.
Mi vizitis tiun forumon, sed la mesaĝoj estas raraj kaj la temoj taŭgas ĉefe por komencantoj...

lagtendisto (Voir le profil) 21 avril 2013 12:51:37

Reta ejo por kunigi la retaj esperantistoj ?
Plu gravas kunigi aktivulojn malretajn, 'fizaĝ-al-fizaĝece'. Plej ofte 'identecoj ciferecaj' sole aktivigas por lasu forigi la enuigon en siaj vivoj.

Retour au début