訊息: 3
語言: Esperanto
Demian (顯示個人資料) 2013年3月29日上午6:35:34
Mia interreto ne funkcias ekde hieraŭa meztago. (Mi uzas alternativan senkablan interreton por skribi tiun ĉi poŝton.) Mi imagis ke estus problemo pro iu fuŝaĵo en la ĉefa kabla laĝkapacita interneta konekto. Mi ne telefonis la kompanion BSNL. (Ĝi estas registara kaj ili rare respondas.) Hodiaŭ estas "Good Friday" (kiu tiu estas?) kaj ĉiuj registaraj laborantoj restas. Ĵus telefonis al mi estro kiu diras ke estas granda retatako en Usono, pro kio la interreto nefunkcias. Mi scivolemas ĉu iu el vi ankaŭ spertas la saman aŭ similan problemon? Kion vi scias pri la laŭdire la plej granda retatako en la historio de homaro? Mi scias nenion. Mi komencas legi pri ĝi.
dobri (顯示個人資料) 2013年3月29日上午6:55:46
Antaŭ 2 tagoj mi legis pri la plej granda retatako kontraŭ grandaj serviloj, precipe kontraŭ bankoj. Feliĉe por mi nenio ŝanĝiĝis, ĉio funkcias kiel antaŭe.
Sunjo (顯示個人資料) 2013年4月7日下午6:40:37
Mi nur trovis tiajn informojn: http://venturebeat.com/2013/03/27/biggest-ever-int...