メッセージ: 7
言語: Esperanto
žmo (プロフィールを表示) 2013年4月2日 11:02:02
Kiel vi pensas, ĉu tiu ĉi nombro estas granda aŭ malgranda? Mi mem esperis pli grandan nombron da parolantoj.
Ĉu ekzistas simila statistiko ankaŭ en aliaj landoj?
žmo (プロフィールを表示) 2013年4月2日 13:39:38
Esperantst (プロフィールを表示) 2013年4月2日 14:31:59
Krom en Litovio laŭ mia kono nur en Ruslando kaj Hungario en la censoj ĉe demando pri konataj lingvoj oni povis indiki, ke oni parolas Esperanton. En aliaj censoj Esperanto ne estis elektebla lingvo. Laŭ la rusa statistiko 992 homoj indikis, ke ili parolas Esperanton. Ne konata estas, kiel la demando estas formulita. De tio tamen dependas relative multe.
En Hungario 2.2 milionoj el la 10 milionoj da loghantoj de Hungario, deklaras, ke ili regas almenau unu fremdan lingvon. El tiu kvanto 8397 homoj deklaris sin reganto de Esperanto (2001: 4575 / 1990: 2083). Kalkulante kun 10 milionoj da homoj en Hungario do estas 0.084% de la loĝantaro, kiu regas Esperanton. Laŭ mia kono tamen pli ol 30.000 faris ŝtatan ekzamenon pri Esperanto inter 2000 - 2008.
Vidante la tutan mondon mi persone supozas, ke malpli ol 0.01% de la loĝantaro parolas Esperanton. Nuntempe en Lernu jare registriĝas ĉirkaŭ 25.000 - 30.000 personoj.
Entute oni tamen konsideru, ke la situacio ne estas malbone, ĉar Esperanto vere estas uzebla lingvo dum vojaĝo dum aliaj lingvoj supozeble apenaŭ estas uzeblaj, kvankam milonoj da homoj ilin parolas. Mi taksas, ke supozeble Esperanto estas inter la 20 plej vaste uzataj "internaciaj" lingvoj.
sergejm (プロフィールを表示) 2013年4月3日 7:03:59
Sed fakte, jen venas nombristo. Kiam li/ŝi demandas min pri alialandaj lingvoj, mi respondas angla kaj Esperanto, sed li skribas en enketon nur la anglan.
Oijos (プロフィールを表示) 2013年4月3日 9:35:03
sergejm:Formale, jes, mi povas indiki ke mi scias Esperanton dum popolnombrado.Ĉu tio okazis al vi?
Sed fakte, jen venas nombristo. Kiam li/ŝi demandas min pri alialandaj lingvoj, mi respondas angla kaj Esperanto, sed li skribas en enketon nur la anglan.
Malnoblige, se jes.
vincas (プロフィールを表示) 2013年4月7日 18:48:04
sergejm:Formale, jes, mi povas indiki ke mi scias Esperanton dum popolnombrado.Interese, kial nombristo ne enskribigis Esperanton?
Sed fakte, jen venas nombristo. Kiam li/ŝi demandas min pri alialandaj lingvoj, mi respondas angla kaj Esperanto, sed li skribas en enketon nur la anglan.
Mi popolnombriĝis interrete kaj indikis, ke mi scipovas Esperanton. La popolnombrado en Litovio okazis en 2011 j.