إلى المحتويات

Ĉiam kunigi porteblan komputilon al alterna kurento?

من Demian, 4 أبريل، 2013

المشاركات: 6

لغة: Esperanto

Demian (عرض الملف الشخصي) 4 أبريل، 2013 10:14:36 ص

Kiel oni povas pli longigi vivon de akulumatoro de portebla komputilo (PoKo): ĉu per ĉiam kunigi sian PoKon al alterna kurento (eĉ tiam, kiam la ŝarĝnivelo de akulumatoro estas 100%)? Aŭ ĉu per uzi akulumatoron pli?

Nomo de mia PoKo estas Acer Gateway NE56R. Mi preskaŭ ĉiam uzas ĝin hejme.

Viaj respondoj helpos.

maratonisto (عرض الملف الشخصي) 4 أبريل، 2013 7:58:51 م

Saluton, Demian.

Mi ne estas aku-fakulo, sed ankaŭ mi uzas la komputilon preskaŭ ĉiam hejme ekde pli ol jardeko. Mi kunigas hejme mian komputilon ĉiam al alterna kurento kaj kutime ne havas problemojn kun akumuliloj.
Unufoje mi lasis la malnovan komputilon hejme dum forpermeso, sen kunigo al alterna kurento. Post 3 semajnoj estis la akumulilo tute malŝarĝita kaj difektita, kvankam la komputilo estis elŝaltita.

iqlight (عرض الملف الشخصي) 4 أبريل، 2013 9:47:20 م

Laŭ la interreto via PoKo havas Li-ion akumulatoron. Kun tiu tipo de akumulatoro via PoKo ĉiam povas esti uzata de alterna kurento.

Demian (عرض الملف الشخصي) 7 أبريل، 2013 4:45:27 ص

Dankon al maratonisto kaj iqlight.

utku (عرض الملف الشخصي) 8 أبريل، 2013 7:40:48 م

En mia komputilo defaŭlte ekzistas ia programeto nomata kiel "battery life extender". Samsung asertas, ke ĝi longigas la vivon, nur malebligante ŝarĝadon post la nivelo 80%. Mi ja ne scias, ĉu tio vere funkcias, aŭ ne.

iqlight (عرض الملف الشخصي) 8 أبريل، 2013 8:57:31 م

utku:En mia komputilo defaŭlte ekzistas ia programeto nomata kiel "battery life extender". Samsung asertas, ke ĝi longigas la vivon, nur malebligante ŝarĝadon post la nivelo 80%. Mi ja ne scias, ĉu tio vere funkcias, aŭ ne.
Mi ne scias ĉu tiu programeto vere pravas, sed estas certe ke ne malutilas.
Li-ion akumulatoro ne ŝatas esti malŝarĝita, kaj ne ŝatas esti multfoje ŝarĝita.

عودة للاعلى