目次へ

BONA NOVAĴO: La retejo de la Movado por la Libervola Formorto de la Homaro ekuzas esperantan version

MLFH,2013年4月5日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

MLFH (プロフィールを表示) 2013年4月5日 3:28:28

La voluntuloj de la Movado por la Libervola Formorto de la Homaro (MLFH) havas la plezuron anonci al vi nian decidon krei esperantan version de nia oficiala retejo, jam alirebla per la jena adreso: http://www.vhemt.org/esabout.htm

Ni esperas, ke Esperanto helpos por pli bone disvastigi la gravan mesaĝon de nia movado kaj ke ĝia inkludo en nia retejo samptempe utilos por diskonigi la internacian lingvon en la tuta mondo.

MLFH estas formita de voluntuloj laborantaj por pli bona mondo. Se konsideri la vivkondiĉojn sur la Tero, ni pledas por la formorto de la homaro per libervola ĉesigo de la reproduktado kiel la plej ĝusta kaj konvena decido same por ni kiel por la ceteraj estaĵoj loĝantaj sur ĉi tiu planedo. Vi estas invititaj aliĝi.

Ni dankas al Les U. Knight pro sia helpo por aranĝi la esperantan tradukon kaj pro sia konstanta laboro ĉe la fronto de la movado.

“Ni povu longe vivi kaj malaperi”

patrik (プロフィールを表示) 2013年4月5日 3:39:04

Ŝercotago jam finiĝis, kaj do tiu ĉi ne estas ŝerco. Temas do pri granda ironio.

Oijos (プロフィールを表示) 2013年4月5日 3:51:06

Bedaŭrinde la ligilo al la Esperanto-versio mankas en la paĝaro en (almenaŭ kelkaj) aliaj lingvoj.

Mi tute subtenas la iniciaton. Mi ne plimultiĝos.

Sed kiel malebligi la plimultiĝon de (nigraj) Afrikanojn?

先頭にもどる