目次へ

Kion ci opinias pri ĉi tiu frazo de Julio Baghy?

Francisko1,2013年4月5日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Francisko1 (プロフィールを表示) 2013年4月5日 21:09:17

"Esti Esperantisto signifas ne nur lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera Esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas Esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon" - Julio Baghy (hungara aktoro kaj verkisto)

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年4月5日 21:38:33

Tiaj Esperantistoj estis gravaj en la pasinteco.

Kredeble le lingvo ne estus disvolviĝinta sen la sinofero de idealistoj.

Nune oni bezonas Esperantlingvanojn - do, parolantojn kaj uzantojn de la lingvo, kaj de ĉia speco.

Evildela (プロフィールを表示) 2013年4月29日 0:51:01

Mi ne estas tia...

Benjamino (プロフィールを表示) 2013年5月18日 2:41:29

mi malbenas vin forume,
"manĝu vergon palisume!"
eĉ blasfemas mi al kristo,
estas mi esperantisto.

先頭にもどる