본문으로

deutsch.info

글쓴이: MoutOp, 2013년 4월 6일

글: 16

언어: Esperanto

MoutOp (프로필 보기) 2013년 4월 9일 오전 11:07:40

Jev:Meze de junio estas planata malfermo de la paĝaro.
Dankon !

Fenris_kcf:Jes, multaj ja parolas la Germanan en Svisio, sed iliaj prononco estas tiel stranga, ke ofte ŝerce diratas, ke la Svisa Germana sonals kiel la Araba pro la ekscesa uzo de la sono ĥ ridulo.gif
Mi havis dum kelkaj monatoj instruiston de Germana lingvo, kaj li estas svisa. Li diris al ni, ke Svis-Germana ne estas lingvo sed gorĝa malsano ridego.gif

Sahaquiel (프로필 보기) 2013년 6월 12일 오전 4:19:35

Jam ni junias kaj la paĝaro ne montras emon eki lango.gif
Almenaŭ oni jam forigis la mesaĝon «komence de 2013» xD xD xD

Jev (프로필 보기) 2013년 6월 12일 오전 9:39:31

Sahaquiel:Jam ni junias kaj la paĝaro ne montras emon eki lango.gif
Almenaŭ oni jam forigis la mesaĝon «komence de 2013» xD xD xD
Ĝi havas emon eki, sed ni atendas taŭgan momenton por tio. La 26an de junio estas planata ĵurnalista konferenco en Berlino, dum kiu estos prezentitaj lastaj novaĵoj pri la projekto.

Jev (프로필 보기) 2013년 10월 27일 오후 8:10:52

La unua kurso estas jam disponebla ĉe deutsch.info kaj ene de kelkaj sekvaj tagoj aperos du pliaj kursoj. La tuta paĝaro jam estas tradukita ankaŭ al Esperanto, do ĉiuj estas bonvenaj por registriĝi kaj lerni.

Urho (프로필 보기) 2013년 10월 28일 오전 11:16:40

Jev:La unua kurso estas jam disponebla ĉe deutsch.info kaj ene de kelkaj sekvaj tagoj aperos du pliaj kursoj. La tuta paĝaro jam estas tradukita ankaŭ al Esperanto, do ĉiuj estas bonvenaj por registriĝi kaj lerni.
Bonege kaj interese! – Eble mi iom renovigos mian kapablon pri la germana lingvo per la paĝaro. ridulo.gif

Jev (프로필 보기) 2013년 11월 7일 오후 7:55:01

La kvanto de uzantoj de la paĝaro http://deutsch.info en Esperanto pligrandiĝas ĉiutage. Kelkaj estas vere aktivaj. Estus bone ricevi opiniojn de niaj uzantoj pri la paĝaro. Efektive multaj aferoj ĉe deutsch.info el la teknika vidpunkto estas tre similaj al tiuj, kiuj estos ankaŭ ĉe la nova lernu!, pro tio ni volonte aŭdus viajn opiniojn pri ili. Speciale por tiu celo estis kreita la demandaro en kelkaj lingvoj, do se vi uzis la paĝaron por la germana kaj havas liberan minuton, ni estus dankemaj, se vi povus respondi kelkajn demandojn pere de tiu demandaro. Jen la ligilo. Dankon!

다시 위로