Aller au contenu

deutsch.info

de MoutOp, 6 avril 2013

Messages : 16

Langue: Esperanto

MoutOp (Voir le profil) 6 avril 2013 08:15:08

Ĉu iu scias, kiam la retpaĝaro «deutsch.info» estos lanĉita? Mi volas lerni la Germanan, kaj mi volas lerni ĝin per Esperanto kun tiu ĉi retpaĝaro.

victornino (Voir le profil) 6 avril 2013 11:52:42

Kiam ĝi ekfunkcios?

Sahaquiel (Voir le profil) 6 avril 2013 17:06:42

Mi scivolus la samon malgajo.gif
Ili diris ke ili malfermus la paĝaron komence de 2013... sed jam estas komence de 2013 kaj ne estas informo pri datoj...

Jev (Voir le profil) 6 avril 2013 19:17:34

Meze de junio estas planata malfermo de la paĝaro.

Sahaquiel (Voir le profil) 6 avril 2013 23:31:46

Jev:Meze de junio estas planata malfermo de la paĝaro.
Ho, do oni devus ŝanĝi tiun «komence de 2013» por «meze de 2013» xD

robbkvasnak (Voir le profil) 7 avril 2013 02:36:45

Mi ĵus legis pri deutsch.info - oni mencias tie Germanion kaj Aŭstrion - kaj la aliaj germanlingaj landoj? Forteco de tele5monde en la franca estas la konekto kun aliaj franclingvaj landoj - ĉefe Svislando, Belgio kaj Kanada krom Francio. Mi ege miris kiam mi lernis pri la grava rolo de la germana en Namibio. Mi ofte nun legas Die Allgemeine Zeitung, unu el la plej grandaj tagĵurnaloj de tiu lando.

Fenris_kcf (Voir le profil) 7 avril 2013 09:43:22

robbkvasnak:Mi ĵus legis pri deutsch.info - oni mencias tie Germanion kaj Aŭstrion - kaj la aliaj germanlingaj landoj? Forteco de tele5monde en la franca estas la konekto kun aliaj franclingvaj landoj - ĉefe Svislando, Belgio kaj Kanada krom Francio. Mi ege miris kiam mi lernis pri la grava rolo de la germana en Namibio. Mi ofte nun legas Die Allgemeine Zeitung, unu el la plej grandaj tagĵurnaloj de tiu lando.
En Svisio oni apenaŭ parolas la Germanan ridulo.gif
Almenaŭ mi nepre bezonas subtekstojn, se mi vidas Svisan televid-elsendon.

La German-parolanta parto de Belgio estas tre malgranda sed ĝi restas daŭreme.

Mi ne sciis, ke Kanado havas Germanan parolantaron. Ĉu ĝi koncentriĝas en certa regio?

Pri Namibio: Ĝi estis la Germana kolonio "Deutsch-Südwest-Afrika", sed estas novaĵo por mi, ke la Germana vere rolas tie. Almenaŭ en Tansanio (la pasinta "Deutsch-Ost-Afrika" ) kaj Kamerun la Germana ŝajne neniel rolas.

Sahaquiel (Voir le profil) 9 avril 2013 00:52:55

Fenris_kcf:
En Svisio oni apenaŭ parolas la Germanan ridulo.gif
Almenaŭ mi nepre bezonas subtekstojn, se mi vidas Svisan televid-elsendon.
Ĉu? Kion vi celas diri? Ĉu ke la dialekto parolata en Svisio tro malsamas de l' Hochdeutsch aŭ ke ili ne parolas la germanan, sed alia lingvo (franca, itala, ktp).

Laŭ mia scio la germana parto de Svisio estas la plej granda, mi supozus la plej parton de la parolantaro scipovus la germanan.

robbkvasnak (Voir le profil) 9 avril 2013 03:45:02

Fenris, mi miskomprenis min kiam mi skribis pri Kanado - mi celis nur doni la ekzemplon ke Tele5monde havas programojn el Kanado. La plej grava tagĵurnalo de Svislando estas Die Neue Zürischer Zeitung. Eble vi ne konsideras la lingvon de la NZZ germanan sed mi kredas ke la svisoj ĝin konsideras tiel. Mi korespondas kun amiko en Windhoek kies unua lingvo estas la nederlanda. Li ankaŭ scipovas la anglan kaj la afrikansan (krom iom da la pralingvoj de sia lando) - sed li preferas korespondi kun mi en la germana. Li vizitis min ĉitie en Florida kaj dum lia vizito li multon klarigis al mi pri Namibio. Ŝajnas ke la angla kion la namiboj scipovas estas dialekto malsimila al la angla kaj nur 2% da ili ĝin parolas denaske. La plej granda grupo de denaskaj parolantoj estas - denove laŭ li - tiuj kiuj parolas la germanan - lingvo kun granda prestiĝo tie - ĉe blankuloj kaj negruloj. Mi konsciis pri la gravo de la germana dum miaj vojaĝoj tra Eŭropo. Mi uzis ĝin en Strasburgo, en Bolzano kaj en Prago por komuniki kun la enlandanoj. Ne hontu pri la germana. Ankaŭ ĝi estas lingvo uzata de homoj fore de Germanio.

Fenris_kcf (Voir le profil) 9 avril 2013 09:07:09

Sahaquiel:
Fenris_kcf:
En Svisio oni apenaŭ parolas la Germanan ridulo.gif
Almenaŭ mi nepre bezonas subtekstojn, se mi vidas Svisan televid-elsendon.
Ĉu? Kion vi celas diri? Ĉu ke la dialekto parolata en Svisio tro malsamas de l' Hochdeutsch aŭ ke ili ne parolas la germanan, sed alia lingvo (franca, itala, ktp).

Laŭ mia scio la germana parto de Svisio estas la plej granda, mi supozus la plej parton de la parolantaro scipovus la germanan.
Jes, multaj ja parolas la Germanan en Svisio, sed iliaj prononco estas tiel stranga, ke ofte ŝerce diratas, ke la Svisa Germana sonals kiel la Araba pro la ekscesa uzo de la sono ĥ ridulo.gif

Retour au début