Til indholdet

Revuo pri homaj sciencoj

af MoutOp, 8. apr. 2013

Meddelelser: 6

Sprog: Esperanto

MoutOp (Vise profilen) 8. apr. 2013 11.42.46

Ĉu ekzistas esperantlingva revuo pri homaj sciencoj? Mi konas la Sciencan Revuon, sed mi pensas, ke ĝi publikiĝas nur formalajn sciencojn.

Dankon!

johmue (Vise profilen) 9. apr. 2013 11.04.13

MoutOp:Ĉu ekzistas esperantlingva revuo pri homaj sciencoj? Mi konas la Sciencan Revuon, sed mi pensas, ke ĝi publikiĝas nur formalajn sciencojn.

Dankon!
Scienca Revuo fakte publikigas ĉion, kion aŭtoroj ensendas, kio estas pli malpli serioza serioza bonkvalita (pri)scienca artikolo. Por detaloj bonvolu kontroli [url=scienca-revuo.info/about/submissions]niajn gvidliniojn[/url].

Nia revuo nuntempe estas en transira stato, ĉar la tuta redakta teamo kaj la koncepto de eldonado tute ŝanĝiĝis. Ĉiukaze ni dependas de tio, kion homoj sendas al ni por publikigo.

Do se vi volas, ke artikoloj pro homaj sciencoj aperu en Scienca Revuo, verku kaj ensendu ilin aŭ konvinku aliajn kompetentajn homojn verki kaj ensendi. Same ni bezonas homojn kapablajn por revizii artikolojn kaj fake kaj lingve.

Afable salutas

Johannes Mueller -- ĉefredaktisto de Scienca Revuo

MoutOp (Vise profilen) 9. apr. 2013 11.38.13

Dankon pro via respondo! Do, mi eraris. Mi pensas, ke mi povus helpi vin iom; mi skribos al vi.

johmue (Vise profilen) 9. apr. 2013 12.26.12

Ni ĝojas certe pri novaj aŭtoroj kaj reviziantoj. Vi povas rigardi en la aktuala kaj pasinta numeroj, kiel aspektas artikoloj. Se vi volas iel kontribui, kreu konton en la retejo¹ indikante kion vi volas fari (verki, revizii, kiajn fakojn).

_____________________
¹ http://scienca-revuo.info/user/register

MoutOp (Vise profilen) 9. apr. 2013 13.09.17

Mi kreis mian konton ridulo.gif

Sunjo (Vise profilen) 1. maj 2013 23.05.51

Tilbage til start