去目錄頁

Kiun flankon de Esperanto plej interesas vin?

le_chaz, 2013年4月10日

讯息: 14

语言: Esperanto

le_chaz (显示个人资料) 2013年4月10日下午12:40:09

Kompreneble, la distingo de tiuj tri flankoj estas iom arbitra. Cetere, oni povus imagi pliajn flankojn, kaj verŝajne ĉiuj el ili interesas vin.

Malgraŭ tio, kiu ŝajnas al vi plej interesa?

PS: Mi ĵus rimarkis hontindan eraron en la demando ridulo.gif Bonvolu ne superŝuti min per sakraĵoj…

maratonisto (显示个人资料) 2013年4月11日下午8:27:43

La demando ĝusta:
kiu flanko de Esperanto estas plej interesa por vi?

Sed ankaŭ mia varianto estas diskutinda.

laFlutisto (显示个人资料) 2013年4月11日下午9:28:00

Vere mi ne scias kiun flankon mi elektas. Mi tre interesas pri lingvoj, do mi dirus ke la logiko de la Esperanto estas io bona, ĉefe, ĉar eblas kompreni facile la strukturojn de la lingvoj, almenaŭ laŭ mi. Sed Esperanto estas pli ol tio. Mi ankaŭ ŝatas la eblecon de komunikado inter la popoloj.

RiotNrrd (显示个人资料) 2013年4月12日上午3:59:42

maratonisto:Sed ankaŭ mia varianto estas diskutinda.
Mi dirus "al vi", sed mi kredas ke "por vi" estas ankaŭ bona. Grave, "vi" estas la nerekta objekto de la frazo. Plejbonas kiam la nerekta objekto identiĝas per iu prepozicio, kaj ne per la akuzativo.

Ĉar la akuzativo povas anstataŭigi prepoziciojn, mi ne kredas ke la supro estas vera regulo. Sed, ĝi estas certe bona kaj klara stilo.

Mia respondo al la fadena demando evidentas. ridulo.gif

le_chaz (显示个人资料) 2013年4月12日上午4:58:35

RiotNrrd:Grave, "vi" estas la nerekta objekto de la frazo. Plejbonas kiam la nerekta objekto identiĝas per iu prepozicio, kaj ne per la akuzativo.
Momenteton, la verbo "interesi" estas transitiva! Do "kiu flanko de Esperanto plej interesas vin" ja estas ĝusta frazo.

RiotNrrd (显示个人资料) 2013年4月12日上午6:08:46

Jes, vi pravas. Mi forgesis la transitivecon de "interesi". Ĝi ja estas transitiva. Pro tio, "vi" en la frazo estas la rekta objekto, ne la nerekta. Mi eraris.

Tio, kion mi skribis pri la nerekta objekto ankoraŭ ĝustas. Sed... ĝi ne aplikiĝas ĉi tie.

rundvlp (显示个人资料) 2013年4月17日下午12:35:42

Tiu enketo interisigas min, ĉar mi interisiĝas al Esperanto ĉefe pro ĝia interna ideo.
Sed pli kaj pli, mi malkovras ke malmulte da Esperantistoj praktikas unue pro tiu celo.
Mi ne volas (re)fari la eternan debaton pri finvenkismo, kaj raŭismo, sed tutsimple diri ke mi ekkoknsciis ke en Esperantio, ni ne estas fakte samideanoj.
Finfine ne gravas la koloro de la katoj, kiam ili daŭre kaptas musojn okulumo.gif

Mi antaŭdankos tiajn spertajn Esperantistojn, kiuj ĝustigos mian mesaĝon.

Matthieu (显示个人资料) 2013年4月17日下午5:00:07

Estas malfacile elekti nur unu flankon. Mi unue interesiĝis pri la lingvaj kaj ideologiaj flankoj de Esperanto, sed nun plej grava por mi estas la praktika utilo.

robbkvasnak (显示个人资料) 2013年4月17日下午5:54:28

rundvlp - Mi ADORAS la Runion! Mi vizitis ĝin antaŭ multaj jaroj. Mi aĉetis kuirlibron kaj ŝatas la pladojn de via lando. La pejsaĝoj estas spektaklaj kaj la homoj tiom miksitaj tiel ke oni tuj vidas la belecon de la homaro en ĉiuj siaj facetoj - la muziko, la naturo, la maro, la lingo - kia bonŝancon vi havas loĝi tie!

PEM71 (显示个人资料) 2013年4月17日下午8:13:39

Bonege, Mutusen! Se praktika utilo estas plej grava por vi, signifas ke Esperanto estas vera lingvo! ridulo.gif

Nun pri la demando. Mi elektis la unuan flankon, ĉar mi volas scii, kiel funkcias artefaritan lingvon. Mi ĝuas lerni ĝin.

回到上端