Vai all’indice

Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?

di baibaibibi, 11 aprile 2013

Messaggi: 33

Lingua: Esperanto

novatago (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 20:41:27

mihxil:Ne estas necese vidi absolute ĉion kiel troladon.
Ne, sed fakte tio ĉi estas ĝuste, kio okazas. Oni eksplikis al li, sufiĉe klare kial tiu fadeno jam ne ekzistas. Oni ne parolis pri malpermesoj, nek pri tabuoj, nur pri manieroj kaj bonkonduto. Li tamen trolas per nova sennecesa viktimista mesaĝo. Li trolas denove, intence aŭ ne. Tion oni devas vidi ĉi-kaze, ne sennecesajn eksplikojn pri kio okazas en aliaj lokoj, ĉar mi nur parolis pri ĉi tiu fadeno.

Ĝis, Novatago.

Sunjo (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 21:06:27

novatago:Oni eksplikis al li, sufiĉe klare kial tiu fadeno jam ne ekzistas.
Tio simple ne veras (se ne okazis en privata mesaĝo).

fajrkapo (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 21:19:03

baibaibibi:Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?
Eble estis la sankta spirito...vi devus pripensi...

novatago (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 21:50:15

Sunjo:
novatago:Oni eksplikis al li, sufiĉe klare kial tiu fadeno jam ne ekzistas.
Tio simple ne veras (se ne okazis en privata mesaĝo).
Tamen, li perfekte komprenis:
baibaibibi:mi komprenas la kialojn, estis kelkaj mesaĝoj ne ĝentilaj, eble ankaŭ miaj.
Do, laŭ mi, la ekspliko de Erinja estis sufiĉe klara por ĉiu, kiu vidis la fadenon.

Ĝis, Novatago.

Sunjo (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 22:27:25

Mi vidis la fadenon. Ĝi damaĝis nenion krom eble la reputacion de baibaibibi (pro la maniero kiel li prezentis sian opinion, kiu cetere estis malpli troleca ol diversaj aliaj afiŝoj en la lernu-forumoj kaj laŭ mia memoro la afiŝoj de baibaibibi ne enhavis personajn atakojn/insultojn al iu).

Laŭ mia opinio la fadeno ne estis foriginda kaj mi esperas ke nur temas pri bedaŭrinda eraro de la teamano kiu faris tion. Mi ĉi tie deziras aldoni ke ankaŭ administrantoj nepre montru respekton al la uzantoj de la paĝaro kaj tio signifas ke forigo de fadenoj sen averto kaj klarigo estas nur en kelkaj ekstremaj okazoj (ne en tiu ĉi) akceptebla.

mihxil (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 22:35:00

novatago:
Sunjo:
novatago:Oni eksplikis al li, sufiĉe klare kial tiu fadeno jam ne ekzistas.
Tio simple ne veras (se ne okazis en privata mesaĝo).
Tamen, li perfekte komprenis:
baibaibibi:mi komprenas la kialojn, estis kelkaj mesaĝoj ne ĝentilaj, eble ankaŭ miaj.
Do, laŭ mi, la ekspliko de Erinja estis sufiĉe klara por ĉiu, kiu vidis la fadenon.
Ne por mi, kaj mi vidis la fadenon. Mi ĵus trafoliumis tion kion mi ankoraŭ povas vidi de ĝi, kaj nenio trafis min kiel eksterordinare malĝentila. Konfesite, ne estas ekzemplo de ekstrema ĝentilo, kaj kelkaj aferoj estis dirata iom krudmaniere. Baibaibibi ekzemple diris 'La evangelioj estas plenaj je stultaĵoj', sed li aldone klarigis kial li pensas tion, do laŭ mi precipe temas pri vidpunkto, kaj ne pri insulto aŭ malĝentilo. Tiam ekzemple li diris 'Sekvi la instruojn de Jesuo nur povas konduki al stulteco, al milito, al inkvizicio, al pedofilio...'. Mi diru ke estas klare tro absolute diri ke 'nur povas' tien konduki, sed almenaŭ estas klare ke 'povas', kaj mi konsiderus tiun 'nur' nur kiel iom tro senpensan hiperbolon. Ĉiuokaze laŭ mi ĉio ĉi tia ne estu sufiĉa kialo forigi la tutan fadenon, inkluzive do ĉiu alia mesaĝo.

Do, eble mi maltrafis ion, eble ja estas defendeble forigi la tutan fadenon, sed mi ankoraŭ ne komprenis la kialon. Kaj mi ja ŝatus kompreni ĉar ankaŭ mi foje malŝparas mian tempon skribadi en tiun ĉi forumon, kaj ne plaĉus al mi la scio ke mesaĝoj ŝajne povus forcenzuriĝi sen bona kialo.

mihxil (Mostra il profilo) 22 aprile 2013 22:56:36

novatago:Li trolas denove, intence aŭ ne.
Laŭdifine ne estas vere eble 'ne intence' troli. Troli baze estas intenca ago. Ne konfuzu ĝin kun manko de takto. Tre sentakta aŭ kruda mesaĝado same povus efiki kiel trolado kaj tiel eble povas esti priskribata kiel 'neintenca trolado', sed laŭ mia takso vi iom tro rapidas kun via kvalifikado.

novatago (Mostra il profilo) 23 aprile 2013 00:24:41

mihxil:
novatago:Li trolas denove, intence aŭ ne.
Laŭdifine ne estas vere eble 'ne intence' troli. Troli baze estas intenca ago. Ne konfuzu ĝin kun manko de takto. Tre sentakta aŭ kruda mesaĝado same povus efiki kiel trolado kaj tiel eble povas esti priskribata kiel 'neintenca trolado', sed laŭ mia takso vi iom tro rapidas kun via kvalifikado.
Nu, jen konkreta kazo el vikipedia artikolo pri troloj en la angla, kiu pruvas ke oni povas troli senintence:

...in a group that has become sensitized to trolling – where the rate of deception is high – many honestly naïve questions may be quickly rejected as trollings.

...en grupo, kiu iĝis sentema al trolado - kie elreviĝa grado estas alta - multaj honestaj naivaj demandoj povus esti rapide konsiderataj, kiel troladoj.

Kompreneble, oni ne rajtas diri ke tiuj, kiuj trolas senintence, estas troloj. Tamen, iaj mesaĝoj povas esti kosiderataj kiel trolado pro siaj sekvoj. Tial uzanto povas troli senintence ĉar ne nur gravas intencon, sed ankaŭ sekvojn (eĉ se, kiel en tiu ĉi kazo, tiuj sekvoj ne realiĝas).

Ĉiel, pri aliaj aĵoj diritaj de vi: Vi bone scias ke la unua mesaĝo de tiu forigita fadeno estis nur unu frazo (la sama, kiu videblis en la titolo), kies incita intenco (trola sinteno) estis evidenta, kaj ĝi ne havis pliajn eksplikojn. Do, la forigado estis eĉ malfrua.

Mi ne komprenas kial tiom da plendoj pro senutila trola fadeno. Oni forigis ĝin ĉar ĝi estis evidente trola, ne pro la temo. Punktofino. Vi parolas kvazaŭ en la forumo, oni ne parolis jam sufiĉe pri la afero, kaj vi (konkrete vi Mihxil) ne estus dirinta, eĉ verŝajne pli ol du fojoj, vian opinion pri tiaj aferoj.

Atentu, ke mi tiam kaj nun, nur "plendis" publike. Mi ne uzis la ligilon por raporti rubmesaĝojn.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Mostra il profilo) 23 aprile 2013 07:07:57

novatago: Nu, jen konkreta kazo el vikipedia artikolo pri troloj en la angla, kiu pruvas ke oni povas troli senintence:

...in a group that has become sensitized to trolling – where the rate of deception is high – many honestly naïve questions may be quickly rejected as trollings./quote]
Mi fakte ne neis ke eblas 'intence troli'. Sed via cito ne vere pruvis tion, ĝi fakte sugestas ke tia trorapida kvalifiko povas esti damaĝa. Ĝi daŭrigas:
Donath, Judith (1999):This can be quite off-putting to the new user who upon venturing a first posting is immediately bombarded with angry accusations. Even if the accusation is unfounded, being branded a troll is quite damaging to one's online reputation
novatago:Ĉiel, pri aliaj aĵoj diritaj de vi: Vi bone scias ke la unua mesaĝo de tiu forigita fadeno estis nur unu frazo (la sama, kiu videblis en la titolo), kies incita intenco (trola sinteno) estis evidenta, kaj ĝi ne havis pliajn eksplikojn. Do, la forigado estis eĉ malfrua.
Mi ne neas ke la initiciata mesaĝo estis iomete provoka. Sed ĝi ankoraŭ estas konsiderebla precipe opinio kaj fakte nur vortigis la deziratan temon. Krome li en la kvara mesaĝo eĉ senpete ja aldonis 'pliajn eksplikojn'. Sekvis ne malmultaj aliaj mesaĝoj el diversaj aŭtoroj el kiuj diversaj estas pli subtilaj, kaj kiuj ankaŭ estas forigitaj. Do, la forigado - se entute nur pro la unua mesaĝo estis necesa - okazis multe tro malfrua.

novatago:Mi ne komprenas kial tiom da plendoj pro senutila trola fadeno. Oni forigis ĝin ĉar ĝi estis evidente trola, ne pro la temo.
Ĝi ne estas evidente trola, kaj certe ne la tuta fadeno estis trola.

novatago:Vi parolas kvazaŭ en la forumo, oni ne parolis jam sufiĉe pri la afero, kaj vi (konkrete vi Mihxil) ne estus dirinta, eĉ verŝajne pli ol du fojoj, vian opinion pri tiaj aferoj.
En la fadeno mem estis dufoje majuskle kriite (interalie de vi) ke oni 'NE MANĜIGU LA TROLON'. Tiuj mesaĝoj cetere pleje ĝenis min, ĉar pro ilia kompleta senhaveco, kaj ektertemeco ili poluis la konversacion. Ĉiuokaze tia krio ne estas 'paroli sufiĉe pri la afero', ĝi estas, simile al via punktofinado de ĉi tie, nur deklaro.

novatago (Mostra il profilo) 23 aprile 2013 08:04:33

mihxil:
novatago:Vi parolas kvazaŭ en la forumo, oni ne parolis jam sufiĉe pri la afero, kaj vi (konkrete vi Mihxil) ne estus dirinta, eĉ verŝajne pli ol du fojoj, vian opinion pri tiaj aferoj.
En la fadeno mem estis dufoje majuskle kriite (interalie de vi) ke oni 'NE MANĜIGU LA TROLON'. Tiuj mesaĝoj cetere pleje ĝenis min, ĉar pro ilia kompleta senhaveco, kaj ektertemeco ili poluis la konversacion. Ĉiuokaze tia krio ne estas 'paroli sufiĉe pri la afero', ĝi estas, simile al via punktofinado de ĉi tie, nur deklaro.
Kiel kutime, ne eblas rezoni kun vi. Vi nur volas pravi sen zorgi multe pri tio, kion vi diras, krom kompreni miajn vortojn laŭ via propra intereso kaj ŝato. Kaj ja kompreneble ke al vi ĝenis la peto por ne manĝigi la trolon! vi konsentis tiun troladon! ¬¬

Mi ne diskutos pli kun vi pri la afero, sed bonvole, ne miskomprenu mian silenton: Ne pensu ke ia ajn argumentado eĉ se ŝajne bona (ĉi-foje ĝi eĉ ne aspektas tiel), pravas. Trolo estas trolo, eĉ se tiu vekigas simpatiojn.

Ĝis, Novatago.

Torna all’inizio