Đi đến phần nội dung

Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?

viết bởi baibaibibi, Ngày 11 tháng 4 năm 2013

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 08:10:42 Ngày 23 tháng 4 năm 2013

Eble la administranto kiu forigis la koncernan fadenon komentos pri la afero? Laŭ mia scio, ekzistas nur tri administrantoj, t.e. la membroj de la Lernu-teamo (Erinja kaj la gefratoj Jevgenij kaj Neringa). Aŭ ĉu estas ankaŭ aliaj administrantoj?

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 10:50:07 Ngày 23 tháng 4 năm 2013

mihxil:
novatago:
Sunjo:
novatago:Oni eksplikis al li, sufiĉe klare kial tiu fadeno jam ne ekzistas.
Tio simple ne veras (se ne okazis en privata mesaĝo).
Tamen, li perfekte komprenis:
baibaibibi:mi komprenas la kialojn, estis kelkaj mesaĝoj ne ĝentilaj, eble ankaŭ miaj.
Do, laŭ mi, la ekspliko de Erinja estis sufiĉe klara por ĉiu, kiu vidis la fadenon.
Ne por mi, kaj mi vidis la fadenon. Mi ĵus trafoliumis tion kion mi ankoraŭ povas vidi de ĝi, kaj nenio trafis min kiel eksterordinare malĝentila. Konfesite, ne estas ekzemplo de ekstrema ĝentilo, kaj kelkaj aferoj estis dirata iom krudmaniere. Baibaibibi ekzemple diris 'La evangelioj estas plenaj je stultaĵoj', sed li aldone klarigis kial li pensas tion, do laŭ mi precipe temas pri vidpunkto, kaj ne pri insulto aŭ malĝentilo. Tiam ekzemple li diris 'Sekvi la instruojn de Jesuo nur povas konduki al stulteco, al milito, al inkvizicio, al pedofilio...'. Mi diru ke estas klare tro absolute diri ke 'nur povas' tien konduki, sed almenaŭ estas klare ke 'povas', kaj mi konsiderus tiun 'nur' nur kiel iom tro senpensan hiperbolon. Ĉiuokaze laŭ mi ĉio ĉi tia ne estu sufiĉa kialo forigi la tutan fadenon, inkluzive do ĉiu alia mesaĝo.

Do, eble mi maltrafis ion, eble ja estas defendeble forigi la tutan fadenon, sed mi ankoraŭ ne komprenis la kialon. Kaj mi ja ŝatus kompreni ĉar ankaŭ mi foje malŝparas mian tempon skribadi en tiun ĉi forumon, kaj ne plaĉus al mi la scio ke mesaĝoj ŝajne povus forcenzuriĝi sen bona kialo.
Ŝajnas ke la fadeno iom krudiĝis, ekestis fortaj atakoj al islamo, kaj ankaŭ mi akceptas ke mi troigis, kiel ekzemple kiam mi diris ke 'Sekvi la instruojn de Jesuo nur povas konduki al stulteco, al milito, al inkvizicio, al pedofilio...'. Min ankaŭ ĝenis kelkaj mesaĝoj. Kaj eble pro tiuj kialoj ili decidis elimini la fadenon.
Sed oni ne devas klini la kapon antaŭ la religioj pro timo, intereso, tradicio... homaj institucioj devas akcepti kritikojn, atakoj estas ŝanco por paroli kaj propagandi pri via afero. Ekz. en lernu miloj da fojoj oni atakis e-on, sed ĉiuj akceptas tiujn kritikojn kaj oni respondas racie, sen timo.
Ne estas mia stilo la trolado, mi ne ŝatas perdi mian tempon en la forumoj ĉar estas multaj aliaj interesaj aferoj por fari kaj malmulte da tempo, la insisto de novatago pri mia trolado estas ofenda, simpla taktiko de persono kiun ne interesas la vero.

erinja (Xem thông tin cá nhân) 12:00:09 Ngày 23 tháng 4 năm 2013

Chainy:Eble la administranto kiu forigis la koncernan fadenon komentos pri la afero? Laŭ mia scio, ekzistas nur tri administrantoj, t.e. la membroj de la Lernu-teamo (Erinja kaj la gefratoj Jevgenij kaj Neringa). Aŭ ĉu estas ankaŭ aliaj administrantoj?
Jevgenij kaj Neringa estas geedzoj.

Se oni havas problemon pri administranta decido kaj volas diskuti tion, prefere tiu rekte skribu pri tio al teamo@lernu.net.

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 15:20:03 Ngày 23 tháng 4 năm 2013

erinja:
Chainy:Eble la administranto kiu forigis la koncernan fadenon komentos pri la afero? Laŭ mia scio, ekzistas nur tri administrantoj, t.e. la membroj de la Lernu-teamo (Erinja kaj la gefratoj Jevgenij kaj Neringa). Aŭ ĉu estas ankaŭ aliaj administrantoj?
Jevgenij kaj Neringa estas geedzoj.

Se oni havas problemon pri administranta decido kaj volas diskuti tion, prefere tiu rekte skribu pri tio al teamo@lernu.net.
Mi tute ne konsentas kun vi erinja. La mesagôj estis publikaj, la kialoj ankaŭ devus esti publikaj. Kaj laŭeble detale. Cetere mi ne vidis ion malĝentilan ĉi tie. Sole kelkaj atakoj , aŭ prefere laŭdiraj atakoj sen ia fundamento, rilate al Jesuo-instruo inter stulteco, milito, inkvizicio, pedofilio. Mi scivolemas scii la interrilaton.
Mi bone scias, ke la 'religiaj demandoj' levas multe da emocioj, same kiel politikaj demandoj, ktp...sed:
Kio estas malĝentila? Kio estas insulto?
Mi bedaŭras ke iu debato ne povis okazi.
Baldaŭ eble, ni ne plu povos paroli pri kio ajn, ĉi tie.
Kiel aliaj, mi atendas publikan respondon.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:09:18 Ngày 23 tháng 4 năm 2013

novatago:krom kompreni miajn vortojn
Vi kalumnias. Estas nenio por kompreni en viaj vortoj, ĉar tiuj estas nur ke la mesaĝo estas 'evidente trola'. Mi simple ne samopinias kun tio.

novatago:Kaj ja kompreneble ke al vi ĝenis la peto por ne manĝigi la trolon! vi konsentis tiun troladon!
Mi klarigis kial mi malŝatis tiajn petojn, kaj vi ne bone resumas tion, vi simple faras propran konkludon sen konsidero de tiu klarigo.

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 08:02:06 Ngày 25 tháng 4 năm 2013

Duona homaro apartenas al la kristanismo, ĝi estas dumiljara institucio, eble la plej povohava en la historio de la homaro. Reĝoj kaj princoj kisas iliajn manojn. Nun, simpla homo diris du krudajn frazojn kaj ili diras ke tio estas ne akceptebla, ke ili volas "kuiritajn frazojn".
Kio diable okazas ĉi tie? Ĉu la akso kaj la bazo de la socio dum la lastaj dumil jaroj tremolas pro kelkaj krudaj atakoj de simpla homo?

erinja (Xem thông tin cá nhân) 10:45:46 Ngày 25 tháng 4 năm 2013

baibaibai, ĉi tiu fadeno temas pri forigo de fadenoj en la forumo. Se vi volas diskuti ion pri kristanismo, mi sugestas ke vi malfermu novan fadenon en alia forumo.

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 11:17:10 Ngày 25 tháng 4 năm 2013

erinja:baibaibai, ĉi tiu fadeno temas pri forigo de fadenoj en la forumo. Se vi volas diskuti ion pri kristanismo, mi sugestas ke vi malfermu novan fadenon en alia forumo.
Mia mesaĝo temas ankaŭ pri la forigo de la fadeno.
Mi ne malfermos novas fadenon, mi timas ke la malsanulo mortos se oni tuŝas lin. Ankaŭ, vere, kvankam kelkfoje mi devas fari, ne estas plaĉa al mi vundi la sentojn de aliaj homoj, mi jam sufiĉe atakis ilin. Kaj mi petas pardonon al ĉiuj bonvolaj kristanoj kiuj sentiĝis vunditaj, mi certas ke ankaŭ ekzistas bonaj homoj en la kristanismo.

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 14:45:16 Ngày 25 tháng 4 năm 2013

erinja:baibaibai, ĉi tiu fadeno temas pri forigo de fadenoj en la forumo. Se vi volas diskuti ion pri kristanismo, mi sugestas ke vi malfermu novan fadenon en alia forumo.
Mi ŝatas kompreni! Ĉu vi volas diri, por ĉioma respondo, ke estontece ĉiuj religiaj demandoj estos malpermesitaj, ĉe Lernu?

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:18:23 Ngày 25 tháng 4 năm 2013

fstphane:Mi ŝatas kompreni! Ĉu vi volas diri, por ĉioma respondo, ke estontece ĉiuj religiaj demandoj estos malpermesitaj, ĉe Lernu?
Supozeble ŝi celis en alia forumo de Lernu, ne en 'Pri la paĝaro'.

Quay lại