إلى المحتويات

Kial vi eliminis mian fadenon pri la falseco de Jesuo kaj la evangelioj?

من baibaibibi, 11 أبريل، 2013

المشاركات: 33

لغة: Esperanto

erinja (عرض الملف الشخصي) 25 أبريل، 2013 6:57:42 م

Ĝuste. Pri religio oni diskutu, ekzemple, en la forumo "Vidpunktoj".

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 25 أبريل، 2013 9:44:24 م

Estus pli bone ol neniu parolu pri religio ĉe la forumoj, homoj varmiĝas kaj varmegiĝas pli kaj pli...
Ĉiu kredu pri tio ke oni volu, kaj lasu en paco aliajn ĉiujn.

Mi estas kristano kaj mi ne ofendiĝis pro ke iu diras nun ion ajn pri la vero aŭ ne de Jesuo aŭ de la Biblio... ĉiu estas libera por kredi aŭ ne, mi simple preferas ne eniri tiun ludon, ĉiu havas sian fidon, kaj ne multe taŭgas babili pri ĝi ĉe la forumoj.

Ĉiel, baibaibibi pardonpetis, kaj tio gravas.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2013 10:55:08 م

Pacigo de la debato, cenzuro kaj meta-cenzuro (t.e. cenzuro pri ekzisto de cenzuro) estas delikata ekvilibro trovenda...

عودة للاعلى