去目錄頁

AS-finaĵo anstataŭ OS-finaĵo

Francestral, 2013年4月11日

讯息: 8

语言: Esperanto

Francestral (显示个人资料) 2013年4月11日下午9:18:39

Bonan vesperon.

En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:
Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.h...

Kvankam oni povas uzi nun-tempon anstataŭ venontan tempon en la franca, mi trovis stranga, ke tio estus laŭgramatika en Esperanto.
Do mi legis la parton 26.2. Reala modo de PMG. Sed mi ne trovis okazon, en kiu AS-finaĵo anstataŭas OS-finaĵon.

EDIT 2014-01-14 :
Jen alia ekzemplo:
PMEG 12.3.6.9. Por -- Varo aŭ servo pagata:
Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.

novatago (显示个人资料) 2013年4月11日下午10:53:09

Mi supozas ke tio eblas nur kiam ne vere gravas uzi unu aŭ la alian, kaj kiam la os-tempo estas jam markita en la frazo per os-tempaj vortoj: morgaŭ, venontjare, la venonta monato, ktp...

Ĝis, Novatago.

Evildela (显示个人资料) 2013年4月12日上午7:11:38

Ŝajnas al ankaŭ mi stranga, ĉar mi memoras klare, ke en unu el la libroj mi studis. La aŭtoro diris, ke kvankam en la angla ni povas diri "tomorrow is tuesday" tamen en Esperanto ni devas diri "morgaŭ estos mardo"

sudanglo (显示个人资料) 2013年4月12日上午10:06:27

En Esperanto oni uzas la -as formo ankaŭ por ĝeneralaĵoj - kiam la tempo ne estas la esenco.

En la PMEG-a frazo la hodiaŭ ne estas specifa dato, tiel ankaŭ la morgaŭo. Tamen mi mem eble estus uzinta povos - aŭ eĉ povus.

Rilate vian kalendaran ekzemplon Evildela, mi tute bone dirus morgaŭ estas mardo. Kiu tago estas morgaŭ - ĝi estas mardo. Sed parolante pri specifa evento mi verŝajne dirus morgaŭ mi iros al kuracisto.

Se estas mardo morgaŭ, tiam devas esti lundo hodiaŭ.

tommjames (显示个人资料) 2013年4月14日下午5:47:00

Francestral:
morgaŭ ĝi povas esti indiferenta
mi trovis stranga, ke tio estus laŭgramatika en Esperanto.
Al mi ĝi ŝajnas perfekte akceptebla. Eĉ se ni postulus ke ni signu morgaŭan povon per -OS, eblas facile rezoni ke la "morgaŭ" ne koncernas "povas", sed "esti". T.e, ĝi povas (nun) esti indiferenta (morgaŭ). La povo temas pri io estonteca, sed la povo tamen ekzistas nun.

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年4月14日下午6:15:26

Francestral:Bonan vesperon.
En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:
Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi.
En Esperanto oni uzas la -as formo ankaŭ por ĝeneralaĵoj - kiam la tempo ne estas la esenco.
Do:
Tio okazas kaj hodiaŭ kaj morgaŭ.
Tio okazas aŭ ne okazas kaj hodiaŭ kaj morgaŭ.
Tio interesas la publikon aŭ estas indiferenta kaj hodiaŭ kaj morgaŭ.
Iio interesas la publikon hodiaŭ kaj estas indiferenta morgaŭ.

sudanglo (显示个人资料) 2013年4月14日下午9:46:09

Lerta argumento, Tom.

Povas esti ke morgaŭ la publiko estos indiferenta

Sed egale, estus nature diri morgaŭ la publiko povos esti indiferenta, se oni pensas pri la estontaj kondiĉoj.

Same kiel oni dirus mi ne povos veni morgaŭ pensante pri ia malhelpo tiam

fajrkapo (显示个人资料) 2013年4月24日上午10:29:50

Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)
Eble la uzo de -as por morgaŭ, anstataŭ -os, indikas la proksimecon de tiu tempo, kaj emfazas la eblan aferon ke la proksima morgaŭ (kio povas esti alia proksima tago kaj ne morgaŭ mem), la malkonstanta publiko estos ŝanĝinta sian opinion...

回到上端