AS-finaĵo anstataŭ OS-finaĵo
dari Francestral, 11 April 2013
Pesan: 8
Bahasa: Esperanto
Francestral (Tunjukkan profil) 11 April 2013 21.18.39
En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:
Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.h...
Kvankam oni povas uzi nun-tempon anstataŭ venontan tempon en la franca, mi trovis stranga, ke tio estus laŭgramatika en Esperanto.
Do mi legis la parton 26.2. Reala modo de PMG. Sed mi ne trovis okazon, en kiu AS-finaĵo anstataŭas OS-finaĵon.
EDIT 2014-01-14 :
Jen alia ekzemplo:
PMEG 12.3.6.9. Por -- Varo aŭ servo pagata:
Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.
novatago (Tunjukkan profil) 11 April 2013 22.53.09
Ĝis, Novatago.
Evildela (Tunjukkan profil) 12 April 2013 07.11.38
sudanglo (Tunjukkan profil) 12 April 2013 10.06.27
En la PMEG-a frazo la hodiaŭ ne estas specifa dato, tiel ankaŭ la morgaŭo. Tamen mi mem eble estus uzinta povos - aŭ eĉ povus.
Rilate vian kalendaran ekzemplon Evildela, mi tute bone dirus morgaŭ estas mardo. Kiu tago estas morgaŭ - ĝi estas mardo. Sed parolante pri specifa evento mi verŝajne dirus morgaŭ mi iros al kuracisto.
Se estas mardo morgaŭ, tiam devas esti lundo hodiaŭ.
tommjames (Tunjukkan profil) 14 April 2013 17.47.00
Francestral:Al mi ĝi ŝajnas perfekte akceptebla. Eĉ se ni postulus ke ni signu morgaŭan povon per -OS, eblas facile rezoni ke la "morgaŭ" ne koncernas "povas", sed "esti". T.e, ĝi povas (nun) esti indiferenta (morgaŭ). La povo temas pri io estonteca, sed la povo tamen ekzistas nun.morgaŭ ĝi povas esti indiferentami trovis stranga, ke tio estus laŭgramatika en Esperanto.
Rugxdoma (Tunjukkan profil) 14 April 2013 18.15.26
Francestral:Bonan vesperon.
En PMEG, Bertilo Wennergren skribis:Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi.
En Esperanto oni uzas la -as formo ankaŭ por ĝeneralaĵoj - kiam la tempo ne estas la esenco.Do:
Tio okazas kaj hodiaŭ kaj morgaŭ.
Tio okazas aŭ ne okazas kaj hodiaŭ kaj morgaŭ.
Tio interesas la publikon aŭ estas indiferenta kaj hodiaŭ kaj morgaŭ.
Iio interesas la publikon hodiaŭ kaj estas indiferenta morgaŭ.
sudanglo (Tunjukkan profil) 14 April 2013 21.46.09
Povas esti ke morgaŭ la publiko estos indiferenta
Sed egale, estus nature diri morgaŭ la publiko povos esti indiferenta, se oni pensas pri la estontaj kondiĉoj.
Same kiel oni dirus mi ne povos veni morgaŭ pensante pri ia malhelpo tiam
fajrkapo (Tunjukkan profil) 24 April 2013 10.29.50
Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)Eble la uzo de -as por morgaŭ, anstataŭ -os, indikas la proksimecon de tiu tempo, kaj emfazas la eblan aferon ke la proksima morgaŭ (kio povas esti alia proksima tago kaj ne morgaŭ mem), la malkonstanta publiko estos ŝanĝinta sian opinion...