Al la enhavo

"De" kun libroj

de Roberto12, 2007-oktobro-31

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 11:30:47

Saluton,

Se oni diras "Mi havas libron de Dan Brown", ĉu tio signifas ke Dan Brown *posedas* la libron AŬ ke li *skribis* ĝin? Kaj kiel oni dirus la alian?

Roberto.

PS. Mi lernas Esperanton de tri monatoj.

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 11:46:00

Tio signifus ambaŭ aferojn. Tio ankaŭ povus signifi ke la libro potence elsendiĝis de Dan Brown.

Vi povas klare diri: libro verkita de Dan Brown, posedita de Ludoviko, elsendita de firmao Belegaj Libroj, ktp ktp.

Roberto12 (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 15:21:26

Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.

Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?

horsto (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 16:20:46

Roberto12:Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.
Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?
Jes, la -n finaĵo de monatoj estas montrilo por daŭro. Tial "dum tri monatoj" kaj "tri monatojn" estas samsignifaj.

Reen al la supro