ไปยังสารบัญ

Kalendaro en Esperanto

จาก KriZe, 13 เมษายน 2013

ข้อความ 19

ภาษา: Esperanto

KriZe (แสดงโปรไฟล์) 13 เมษายน 2013, 12:31:39

Mi kreis kalendaron en Esperanto, kiun vi povas elprinti kaj afiŝi kie vi deziras, ĝi helpas memori tagnomojn kaj monatnomojn. Aŭ uzu kiel reklamilon:

http://chitienun.zervic.com/kalendaro

BartexXx310 (แสดงโปรไฟล์) 13 เมษายน 2013, 21:07:42

Bona ideo, mi printas ĝuste nun

JDnDorks (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2013, 00:17:47

"Restu Trankvila kaj Parolu Esperanton"

Komikega!

agarrido18 (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2013, 08:53:44

"Restu Trankvila kaj Parolu Esperanton"

Jes... tre mojosa!

agarrido18 (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2013, 10:11:43

Terurĉjo:semajno ekas lunde, ĉu ne?
Nu, ĝi dependas je la sistemo de la lando.

Ekzemple: ĉi tie en mia lando Filipinoj, oni uzas kalendaron, en kiu la semajno ekas dimanĉe.

BartexXx310 (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2013, 12:43:31

En Pollando ĉiam ekas en lundon

Dakila_Sidhi (แสดงโปรไฟล์) 17 เมษายน 2013, 14:19:50

agarrido18:
Terurĉjo:semajno ekas lunde, ĉu ne?
Nu, ĝi dependas je la sistemo de la lando.

Ekzemple: ĉi tie en mia lando Filipinoj, oni uzas kalendaron, en kiu la semajno ekas dimanĉe.
Ne. Tiu dependas laŭ la kalendaro.

La Filipinoj uzas ambaŭ kalendarojn kiuj ekas per Dimanĉo kaj Lundo.
Kaj honeste, mi preferas eki Dimanĉe.

KriZe (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤษภาคม 2013, 10:31:41

Nun majas! Afiŝu kaj disdonu...

http://chitienun.zervic.com/kalendaro

Kaj haveblas ankaŭ julia kalendaro...

agarrido18 (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤษภาคม 2013, 10:43:45

Dakila_Sidhi:
agarrido18:
Terurĉjo:semajno ekas lunde, ĉu ne?
Nu, ĝi dependas je la sistemo de la lando.

Ekzemple: ĉi tie en mia lando Filipinoj, oni uzas kalendaron, en kiu la semajno ekas dimanĉe.
Ne. Tiu dependas laŭ la kalendaro.

La Filipinoj uzas ambaŭ kalendarojn kiuj ekas per Dimanĉo kaj Lundo.
Kaj honeste, mi preferas eki Dimanĉe.
Kompreneble, tiu ĉiam dependas laŭ la kalendaro, krom la oficiala aŭ fakta sistemo de la lando. Sed, ekzemple, mi neniam vidis tian kalendaron ĉi tie en Filipinoj, ĉu vi vidis unu?

Tamen per defaŭlto, en la Filipinoj oni kutime uzas la kalendaron, kiu ekas dimanĉe, kaj en lernejoj, ĉu? Se vi uzas kalendaron, kiu ekas lunde, do mi malpravas. ridego.gif

robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤษภาคม 2013, 19:12:00

En la turka la semajno ekas vendrede. Sed vere ne gravas ĉar finfine la numeroj egalas internacie.

กลับไปด้านบน