לתוכן העניינים

SPACOSTACIO! [Ludo]

של JDnDorks, 14 באפריל 2013

הודעות: 22

שפה: Esperanto

JDnDorks (הצגת פרופיל) 25 באפריל 2013, 01:02:31

>Uzi la injektilon kaj sin plifortigi

Mi ne vidas "sin plifortigi"-n ĉi tie.

Nivelo 3: Medicina Kampo
Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, ENIRU ĈAMBRON

>Uzi la injektilon

Vi estas sufiĉe forta por stari kaj movi vin, sed vi ankoraŭ kapturniĝas.

Nivelo 3: Medicina Kampo
Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, ENIRU ĈAMBRON

>Eniri Rapidolifton

Vi staras sur la rapidolifto.

Nivelo 3: Medicina Kampo
Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, ENIRU ĈAMBRON

>

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2013, 02:27:51

>Iri supren

JDnDorks (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2013, 16:54:45

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Vi estas en la laboratorio por cibernetiko, ĉirkaŭata de monitoroj, komputoterminaloj, kaj ekbrilantaj lumoj. Nanoilaro estas ĉi tie. Roboto estas ĉi tie. Rapidolifto estas ĉi tie, por transporti vin al aliaj niveloj de la spacostacio.

Eksplodo ekskuigas la spacostacion de ekstere. Bonŝance, la ŝildoj daŭradas.

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

>

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 28 באפריל 2013, 21:48:10

>Starti Komputilon

JDnDorks (הצגת פרופיל) 29 באפריל 2013, 02:02:40

La komputiloj estas malfunkciaj. Ili aŭtomate rekomenciĝus tiam la kerntemperaturo de la centra procedanto revenos al normalaj niveloj.

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Vi estas en la laboratorio por cibernetiko, ĉirkaŭata de monitoroj, komputoterminaloj, kaj ekbrilantaj lumoj. Nanoilaro estas ĉi tie. Roboto estas ĉi tie. Rapidolifto estas ĉi tie, por transporti vin al aliaj niveloj de la spacostacio.

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

>

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 29 באפריל 2013, 22:08:43

JDnDorks:La komputiloj estas malfunkciaj (ne funkcias). Ili aŭtomate rekomenciĝos tiam (kiam) la kerntemperaturo de la centra procedanto revenos (mi dirus: «revenu») al normalaj niveloj.

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Vi estas en la laboratorio por cibernetiko, ĉirkaŭata de monitoroj, komputoterminaloj, kaj ekbrilantaj lumoj. Nanoilaro estas ĉi tie. Roboto estas ĉi tie. Rapidolifto estas ĉi tie, por transporti vin al aliaj niveloj de la spacostacio.

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

>
Kio estas nanoilaro? lango.gif
Ne gravas

JDnDorks (הצגת פרופיל) 29 באפריל 2013, 23:46:26

(Dankon. Ĉu "revenu"? Ĉu vere?)

>Rigardi al nanoilaro

La nanoilaro estas aro de malgrandegaj iloj por ripari malfunkciajn elektrajn sistemojn. (Eble ĝi devas nomiĝi mikroilaro?)

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

>Starti roboton

La roboto jam funkcias. Ĝi povas obei simplajn komandojn, kiel "iru", "reparu", "lavu", "sekvu", kaj "atendu". Ĝi ne povas paroli, sed komunikas per pepoj kaj ekbrilantaj lumoj kaj svingado de la mekanikaj brakoj.

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Vi estas en la laboratorio por cibernetiko, ĉirkaŭata de monitoroj, komputoterminaloj, kaj ekbrilantaj lumoj. Mikroilaro estas ĉi tie. Roboto estas ĉi tie. Rapidolifto estas ĉi tie, por transporti vin al aliaj niveloj de la spacostacio.

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 2 במאי 2013, 17:45:40

>Preni Mikroilaron
>Diri al Roboto «sekvu min»

JDnDorks (הצגת פרופיל) 3 במאי 2013, 03:59:18

>Preni Mikroilaron

Vi nun havas la mikroilaron.

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

>Diri al Roboto «sekvu min»

La roboto pepas feliĉe kaj movas sin ĝis vi.

Nivelo 4: Laboratorio por Cibernetiko

Vi estas en la laboratorio por cibernetiko, ĉirkaŭata de monitoroj, komputoterminaloj, kaj ekbrilantaj lumoj. Roboto sekvas vin. Rapidolifto estas ĉi tie, por transporti vin al aliaj niveloj de la spacostacio.

Elirejoj estas: SUPREN, MALSUPREN, TRIBORDO

>

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 5 במאי 2013, 04:46:40

Mi ne scias ĉu mi bonludas lango.gif

>Triborden

לראש הדף