前往目錄

Leviĝo kaj malleviĝo de dialektoj en lingvoj

貼文者: Demian, 2013年4月17日

訊息: 1

語言: Esperanto

Demian (顯示個人資料) 2013年4月17日下午2:44:55

Neantaŭlonge mi hazarde trovis historion de lingvo hindustana (hinda kaj urdua). Legis mi ke la nuntempa dialekto, Khaṛī Bolī, sur kiu baziĝas la lingvo-variantoj hinda kaj urdua, iam estis regardata kiel dialekto de mallertaj personoj. Oni malalte estimis ĝin, ĉar ĝi estis ĉefe parolata de personoj ne alte edukitaj. Tiam la estimata dialekto estis: Braj Bhāṣā.

Pro iuj kialoj, kiujn mi ne scias, hindustana ŝanĝis sian ĉefan dialekton dum la lastaj du jarcentoj. Braj Bhāṣā nun estas unu el la multaj dialektoj, kaj Khaṛī Bolī estas la normaligita lingvo-formo.

Mi scivolemas, ĉu iu simila iam okazis aliloke?

回到上端