Al la enhavo

Grupigi la laninidajn lingvojn

de codesito, 2013-aprilo-17

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 19:21:58

Mi volus ke vi helpu subklasifiki la laninidajn lingvojn laŭ ilia simileco, mi pensas ke gramatiko kaj vortaro estas la plej gravaj ecoj konsiderindaj, pli ol la prononco aŭ la ortografio.
Laŭ mi, la provizora grupigo el okcidento al oriento povus esti:

-hispana, portugala, galega

-kataluna, valencia

-franca

-itala

-rumana

Mi petas ke vi kompletigu kaj korektu.

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 22:36:58

codesito:

-hispana, portugala, galega, asturia, leona, judhispana

-kataluna, valencia

-okcitana, gaskona

-arpitana

-franca

-itala

-romanĉa

-rumana
La itala kaj la hispana laŭsone ŝajnas proksimaj, sed la vortokolekto kaj ankaŭ eroj de la gramatiko de la la franca kaj la itala intersimilas pli altgrade.

La okcitana kaj la kataluna multe samaspektas. Ili estis la sama lingvo en la estinteco kaj la interkomprenebleco restas tre bona inter ĉi tiuj du lingvoj.

Pri tio, kion mi dirontas mi ne certiĝis per fakaj fontoj, sed ŝajnas al mi, ke estas pli da proksimeco inter la franca kaj la okcitana-katalana lingvogrupo ol inter la ĵus-nomita grupo kaj la hispana.

Mi ne scias, kia estas la romanĉa, krom ke ĝi estas parolata en Svislando.

En la franca kaj hispana Vikipedio eblas legi pli fakajn paĝojn pri la temo.
En la samtema Esperanta paĝo ne estas tiel multe da sciigaĵoj, sed videblas pli da Esperantaj nomoj de lingvoj latinidaj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-aprilo-18 03:41:20

Kie estas la ladina en tiu ĉio? Kaj ĉu iu povas fakte indiki precize kiam iu "lingvido" naskis elde la patrina litina? Kie en la kirlaĵo troviĝas la vulgarlatina kaj la "alta latina"? Pri la romanĉa vi povas legi: http://eo.wikipedia.org/wiki/Roman%C4%89a_lingvo
Laŭ mi oni ankaŭ povus aldoni haitia kreolo kvankam la baza gramatiko foregas de la pralatina sed ververe ankaŭ tiel statas la aliaj lingvoj.

codesito (Montri la profilon) 2013-aprilo-18 10:09:46

yyaann:
codesito:

-hispana, portugala, galega, asturia, leona, judhispana

-kataluna, valencia

-okcitana, gaskona

-arpitana

-franca

-itala

-romanĉa

-rumana
La itala kaj la hispana laŭsone ŝajnas proksimaj, sed la vortokolekto kaj ankaŭ eroj de la gramatiko de la la franca kaj la itala intersimilas pli altgrade.

La okcitana kaj la kataluna multe samaspektas. Ili estis la sama lingvo en la estinteco kaj la interkomprenebleco restas tre bona inter ĉi tiuj du lingvoj.

Pri tio, kion mi dirontas mi ne certiĝis per fakaj fontoj, sed ŝajnas al mi, ke estas pli da proksimeco inter la franca kaj la okcitana-katalana lingvogrupo ol inter la ĵus-nomita grupo kaj la hispana.

Mi ne scias, kia estas la romanĉa, krom ke ĝi estas parolata en Svislando.

En la franca kaj hispana Vikipedio eblas legi pli fakajn paĝojn pri la temo.
En la samtema Esperanta paĝo ne estas tiel multe da sciigaĵoj, sed videblas pli da Esperantaj nomoj de lingvoj latinidaj.
jen reordigo de la grupoj:

-hispana, portugala, galega, asturia, leona, judhispana(ladino)

-kataluna, valencia, okcitana, gaskona

-franca, arpitana

-itala, romanĉa

-rumana

la unuan klasifikon mi faris sen konsulti enciklopediojn,ktp, nur pro miaj konoj de la lingvoj. Nun mi konsultis vikipedion,ktp kaj mi reordigis vian klasifikon esperante ke vi aprobos ĝin.

Pri la simileco de la kataluna, la itala, ktp. al la franca anstataŭ al la hispana, mi pensas ke ĉiuj, itala, franca, kataluna kaj hispana, havas similecojn. kaj la plej malsimila el tiu grupo eble estas la itala, ĉar la aliaj estas okcidentlatinidaj lingvoj dum la itala estas orientlatinida. Nur la rumanan ni devas konsideri tute malsama lingvo, ankaŭ al la itala, kiu estas la plej proksima al ĝi.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 12:21:33

yyaann: En la samtema Esperanta paĝo ne estas tiel multe da sciigaĵoj, sed videblas pli da Esperantaj nomoj de lingvoj latinidaj.
Vi pravas. Sed, kiel vi diras, tiu paĝo estas tre utila por la esperantaj nomoj.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 12:34:40

codesito:
jen reordigo de la grupoj:
-hispana, portugala, galega, asturia, leona, judhispana(ladino)
-kataluna, valencia, okcitana, gaskona
-franca, arpitana
-itala, romanĉa
-rumana
Oni devas nepre aldoni la sardan lingvon, kiu estas tre aparta lingvo ene de la latinida lingvaro (ekzemple ĝi estas la sola kiu prenis la artikolon de la latina vorto "ipse" kaj ne de "ille" ).

Mi opinias ke ankaŭ la distingo inter lingvoj kaj dialektoj gravas kaj malfacilas.
Ekzemple: ĉu estas la valencia vera lingvo aŭ nur dialekto de la kataluna?

En Italujo la friula estas simila al la romanĉa (pli ol al la itala). La tradicia parolado en Romo aŭ en Bolonjo estas sufiĉe simila al la itala, por voki ĝin dialekto. Sed en Venecio aŭ en Sicilio la malsameco estas multe pli grava, do verŝajne la veneciana kaj la siciliana estas veraj lingvoj.

Ankaŭ la arumana lingvo, parolata en etaj partoj de Grecio, Albanio, Makedonio, povas esti dialekto de la rumana aŭ vera lingvo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 13:00:30

Du klarigojn, kiel latinida klasifikado, almenaŭ, estus plibone kastilia ol hispana,(ankaŭ la galega kaj kataluna estas hispanaj) kaj mi sciu, la valencia ne estas lingvo per si mem, sed simple katalun-dialekto, kiel andalucia estas kastili-dialekto...(alimaniere mi devos restudi ĉiujn miajn sciojn..)

codesito (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 18:12:48

fajrkapo:Du klarigojn, kiel latinida klasifikado, almenaŭ, estus plibone kastilia ol hispana,(ankaŭ la galega kaj kataluna estas hispanaj) kaj mi sciu, la valencia ne estas lingvo per si mem, sed simple katalun-dialekto, kiel andalucia estas kastili-dialekto...(alimaniere mi devos restudi ĉiujn miajn sciojn..)
Vi eraras, la kataluna estas iberia lingvo, neniel hispana, ĉar ili neas esti hispanoj, do ne insultu ilin.
Kiu diris ke la valencia ne estas kataluna dialekto? Laŭ mi, ĉiuj lingvoj kiujn mi grupigis en la sama grupo estas, pli aŭ malpli, dialektoj de sama lingvo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 22:49:57

codesito: Vi eraras, la kataluna estas iberia lingvo, neniel hispana, ĉar ili neas esti hispanoj, do ne insultu ilin.
Kiu diris ke la valencia ne estas kataluna dialekto? Laŭ mi, ĉiuj lingvoj kiujn mi grupigis en la sama grupo estas, pli aŭ malpli, dialektoj de sama lingvo.
Jes, iuj neas sian hispanecon, sed hodiaŭe ili ĉiuj estas ankoraŭ hispanaj.

En la unua grupo estas la hispana, portugala kaj galega. Neniu estas dialekto el neniu, ili ĉiuj estas propraj lingvoj. Eble ja estis la malnova unuigita galega-portugala (galaico-portugués),antaŭe, sed ne nun.

Reen al la supro