Al la enhavo

Por aŭ ol kun tro

de Roberto12, 2013-aprilo-24

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 20:58:40

Roberto12:TP is too simple as a languge..."
= TP kiel lingvo estas tro simpla.

Roberto12:Toki-pona estas tro simpla por esti utila

Unu senco estas ke la simplo de TP estas tiom, ke ĝi ne estas utila. La alia senco estas ke TP estas tro simpla kiel lingvo, kaj ke pro ĉi tio, ĝi estas utila.
Do, nun mi komprenas la lastan frazon ĉi-supre, sed mi pensas, ke estus tre strange interpreti la frazon tiel. En la angla, tio estus "TP is too simple as a language and so it is useful" (?!)

- en tia frazo, mi dirus, ke 'tro' certe estas io negativa. Sed konsideru jen tian frazon:

"TP estas lingvo TIEL simpla, ke ĝi estas utila."

Chainy (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 21:18:02

Roberto12:
De ReVo:

(1) liaj instrukcioj estis tro klaraj, ol ke mi erarus.

(2) la laboranta popolo estas tro okupata per sia laboro, ol ke ĝi povus interesiĝi je tiuj demandoj.
Mi pensas, ke estas grave noti, ke en tiuj frazoj oni uzas 'ol ke', kaj ne simple 'ol'. Do, mi iom dubas pri via uzo de nura 'ol' en via frazo "Toki-pona estas tro simpla ol esti utila".

NPIV donas interesan klarigon pri 'ol ke' (vidu punkton 3 pri la vorto tro). Estas multe pli bone legi la tekston ĉe vortaro.net, sed jen la koncerna citaĵo:
tro

3. por enkonduki subprop-on konsekvencan: ŝi estis tro pia k senkulpa, ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝiZ; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi […]Z; la aero tie estas tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Rim. La ke estas iufoje precizigita per por (kun u-formo) aŭ ol (kun us-formo): ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citiZ; la instrukcioj estas tro klaraj, ol ke mi erarus. Kiam la du verboj estas samsubjektaj, oni povas uzi inf-on: tiu sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-24 21:35:52

Mi rapide ĵus traserĉis kaj zamenhofajn kaj nezamenhofajn fontojn en la Tekstaro. Nur ĉi unuaj enhavas "tro..., ol ke"-uzadojn. Ŝajnas, ke neniu post Zamenhof plu uzis tiun nekutiman dirmanieron. Ĝi do korektas, sed maloftas.

Roberto12 (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 09:19:02

Chainy:TP kiel lingvo estas tro simpla.
Jes, mi vidas ke mi eraris...
Do, nun mi komprenas la lastan frazon ĉi-supre, sed mi pensas, ke estus tre strange interpreti la frazon tiel. En la angla, tio estus "TP is too simple as a language and so it is useful" (?!)
Mi scias ke ĝi estas stranga, sed la temo ĉi tie estas la gramatiko, ne la signifo ridulo.gif
Mi pensas, ke estas grave noti, ke en tiuj frazoj oni uzas 'ol ke', kaj ne simple 'ol'. Do, mi iom dubas pri via uzo de nura 'ol' en via frazo "Toki-pona estas tro simpla ol esti utila".
Logike, la rilato inter "per" kaj "per ke" egalu tiun inter "ol" kaj "ol ke".

(Dankon pro la vortaro-ligilo.)

yyaann:Mi rapide ĵus traserĉis kaj zamenhofajn kaj nezamenhofajn fontojn en la Tekstaro. Nur ĉi unuaj enhavas "tro..., ol ke"-uzadojn. Ŝajnas, ke neniu post Zamenhof plu uzis tiun nekutiman dirmanieron. Ĝi do korektas, sed maloftas.
Ho, ĉi tio estas novaĵo al mi. Se ĉiuj nuntempe uzas "tro...per", mi eble imitu ilin. Eblas ke la inteligenta regulo estas uzi "ol" sole kiam reala dusenco okazus per "per".

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 09:29:47

Roberto12:Ho, ĉi tio estas novaĵo al mi. Se ĉiuj nuntempe uzas "tro...per", mi eble imitu ilin. Eblas ke la inteligenta regulo estas uzi "ol" sole kiam reala dusenco okazus per "per".
"Per" agas same dusencon kiel por...mi ne vidas malsamon...

Roberto12 (Montri la profilon) 2013-aprilo-25 10:29:05

fajrkapo:"Per" agas same dusencon kiel por...mi ne vidas malsamon...
Ne. En mia ekzemplo,

Roberto12:Toki-pona estas tro simpla por esti utila

Unu senco estas ke la simplo de TP estas tiom, ke ĝi ne estas utila. La alia senco estas ke TP estas tro simpla kiel lingvo, kaj ke pro ĉi tio, ĝi estas utila.
tiu dua senco ne ekzistas kun "ol". Tio estas, la anglalingva signifo de "in order to" ne eblas kun "ol" (oni trovas la saman problemon kun "pro/per" post "dankon" ).

Roberto12 (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 09:14:13

Uloj, mi devas diri ke mi eksciis ke oni povas meti "ol" en tro-frazo, do la situacio estas pli komplika ol mi kredis. Jen ekzemplo:

Toki Pona estas tro multe pli simpla ol Esperanto, ol Volapuko, kaj ol Idiom Neutral, por esti utila.

Do, la por/ol decido restas, sed "ol" ne estas sen ĝia propra dusenco...

JDnDorks (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 14:42:04

Mi ankoraŭ diras, ke "Toki-pona estas tro simpla por esti utila", legis kiel "Toki-pona estas tro simpla, do estas utila" estas sensenca interpreto. "Tro io ajn estas malbona afero", kiel oni diras.

Reen al la supro