Vai all’indice

Kion vi pensas pri la vorto "postbrako"?

di Francestral, 25 aprile 2013

Messaggi: 3

Lingua: Esperanto

Francestral (Mostra il profilo) 25 aprile 2013 21:57:26

En PMEG 14.0, Bertilo Wennergren skribis:
Partaj kombinoj
Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne ri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = “tiu parto de brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo”; postbrako = “tiu parto de brako, kiu troviĝas post la antaŭbrako”; Orient-Eŭropo = “la orienta parto de Eŭropo”.
Tamen, en PIV, en ReVo kaj en la Tekstaro, la vorto postbrako forestas.

En la nuna versio de PMEG, la vorto postbrako ankaŭ forestas:
Partaj kombinoj «
Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne pri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = “tiu parto de brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo”; Orient-Eŭropo = “la orienta parto de Eŭropo”.
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/anta...

Laŭ PIV:
brako =
1 (anatomio) Parto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio, de la ŝultro ĝis la kubuto.
2 (komunuza senco) Tuto de la supra (aŭ antaŭa) membro de homo k simio.
3 Tiu membro, rigardata kiel simbolo de forto.
4 (f) Parto de objekto, kiu etendiĝas flanke de ĝi, kiel brako.

Laŭ ReVo:
brako =
1. (anatomio) La supera membro ĉe la homo: grandan paperujon mi portas sub la brako; brako en brako ili iris; ŝi paŝis ĉe (sub)Z la brako de sia edzo.
2. (anatomio) Parto de tiu membro ekde ŝultro ĝis kubuto.
3. (figure) Parto de objekto, kiu etendiĝas, flanke de ĝi kiel brako.

Por diri "parto de brako ekde ŝultro ĝis kubuto", la vorto postbrako estas pli klara ol la vorto brako. Do mi esperas, ke la vorto postbrako estos pli uzata.

Kion vi pensas pri la vorto postbrako?

JDnDorks (Mostra il profilo) 26 aprile 2013 00:17:01

Mi ne havas bonan kailon, sed mi dirus "proximbrako" (aŭ eble "supbrako" ).

RiotNrrd (Mostra il profilo) 26 aprile 2013 02:24:36

Mi ne scias se vi konas la anglan, sed se jes...

Mi kredas ke tiukaze, "antaŭ" uziĝis kiel la angla vorto "anterior", kaj "post" kiel "posterior". Ili estas plejofte uzitaj kiel medicinaj (anatomiaj) terminoj (angle), kaj pere montras pli precizajn poziciojn de korpopartoj.

Kiel brakoj. ridulo.gif

Torna all’inizio