Sadržaj

Ĉu iu scias kopirajton pri Detala Gramatiko?

od Masoris, 26. travnja 2013.

Poruke: 2

Jezik: Esperanto

Masoris (Prikaz profila) 26. travnja 2013. 06:59:50

Saluton!

Mi estas tradukanto de Lernu! al korea lingvo.
Tradukante Detala Gramatiko, mi rimarkis ke la libro Lernu! Detala Garmatiko estas tre utila kaj necesa libro por koreaj esperantistoj.
Do mi nun tradukadas ĝin entuziasme. Post la fino de la traduko al korea lingvo, mi volas disdoni la libron al koreoj. Sed mi ne scias kopirajton pri la libro.
Ĉu mi havas rajton presi Detala Gramatiko paper-libre? Ĉu mi havas rajton vendi ĝin per mono?
Mi volas scii la detalon pri la kopirajto.

Masoris, korea tradukanto.

erinja (Prikaz profila) 26. travnja 2013. 15:15:31

Saluton!

Ne, vi ne havas tiun rajton. lernu.net posedas la kopirajton por tiu gramatiko, kaj se oni eventuale tradukos ĝin kaj vendos ĝin en libra formo, la profito de tiu traduko devas subteni la paĝaron, kaj ne subteni iun apartan personon (eĉ ne teamanon de lernu).

Mi invitas vin fariĝi tradukanto ĉe lernu (se vi ankoraŭ ne estas tradukanto). Ni nun laboras por traduki la detalan gramatikon, kaj kiam versio estos preta en la korea, ni povos presi ĝin, vendi ĝin, kaj subteni la paĝaron.

La paĝaro estas senpaga nur dank' al la financa subteno de ESF, do kompreneble ni ne povas permesi ke oni private profitu de enhavo, kiel la gramatiko, por kiu ni pagis.

Natrag na vrh