La plej granda peko
de AlfRoland, 26 de abril de 2013
Aportes: 77
Idioma: Esperanto
hebda999 (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2013 05:48:07
AlfRoland:Mian opinion neniu el vi scias kaj ekscios. Fine.hebda999:Mi pensas ke vi estu fiera ke iu interesiĝas pri via opinio!AlfRoland:... hebda999, vidas vandenis.Ĉesu hebda999-adi!!!
AlfRoland (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2013 05:54:00
hebda999:Tiu, kiu silentas konsentas. Ĉu eble estas ofica privilegio por katolikaj pastroj kaj episkopoj fiki infanojn!?AlfRoland:Mian opinion neniu el vi scias kaj ekscios. Fine.hebda999:Mi pensas ke vi estu fiera ke iu interesiĝas pri via opinio!AlfRoland:... hebda999, vidas vandenis.Ĉesu hebda999-adi!!!
hebda999 (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2013 11:56:20
AlfRoland:Tiu, kiu silentas konsentas. Ĉu eble estas ofica privilegio por katolikaj pastroj kaj episkopoj fiki infanojn!?Katolika pastro estas homo, kaj ĉiu homo pekas. Se li faras krimojn, tiam li estas krimulo, nome pastro krimulo katolika. Ĉu vi havas problemojn pri tio ĉi. Mi havas neniajn. Krimulo devas esti forpelata el eklezio kaj malliberigata kiel ĉiu fiulo.
PS. Ĉu nur katolikaj pastroj kaj episkopoj fikas infanojn, la aliaj tion ne faras? En ĉiu socio oni trovas fiulon/ojn.
AlfRoland (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2013 13:38:20
hebda999:Sendube tiuj pastroj kaj episkopoj estas krimuloj, sed ili estis nek forpelataj el eklezio nek malliberigataj ĉar la katolika eklezio faris ĉion eblan por kaŝi la krimojn al civila jura sistemo. Plej ofte oni translokigis la fiulojn al alia loko kie ili povis daŭrigi siajn krimojn kaj pro tio oni prave povas konsideri la eklezion krima organizo.Tiuj faktoj estas bone dokumentitaj en la filmo "Mea maxima culpa". Ĉu vi vidis ĝin?
Krimulo devas esti forpelata el eklezio kaj malliberigata kiel ĉiu fiulo.
Legu (relegu) ankaŭ la afiŝojn de Sunjo en ĉi tiu fadeno.
baibaibibi (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2013 19:20:27
AlfRoland (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2013 19:59:09
baibaibibi:Mi pensas ke multaj(ne ĉiuj) el tiuj krimoj okazis parte kun la kunsento de la viktimoj aŭ de iliaj familianoj. La katolikaj socioj emas superprotekti la pastrojn ĉar ili estas la bazo de ilia religia vivo kaj malkovri iliajn pekojn povus afekti ilian fidon, do mi pensas ke ne nur la pastroj estas la kulpuloj, sed granda parto de tiu religia socio.Kompreneble ĉiuj, kiuj sciis pri la krimoj sen informi la polico estas kunkulpuloj. Mi ripetas citaĵon de Richard Sipe el mia unua afiŝo:
"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
Mi pensas ke la postulo pri fraŭleco estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de la problemo.
Sunjo (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2013 21:02:16
baibaibibi:Mi pensas ke multaj(ne ĉiuj) el tiuj krimoj okazis parte kun la kunsento de la viktimoj...Ĉu kunsento aŭ konsento?
Kiom da jaroj infanoj devas havi por ke oni rajtas akcepti ilian konsenton pri seksumado? Kaj kial ili konsentus? Ĉu pro timo? Tiam oni eĉ ne nomu tion konsenton.
Interkonsenta seksumado inter plenkreskuloj tute ne estu krimo. Ne gravu ĉu estas kontraŭ la hipokritaj reguloj de la katolika eklezio aŭ de aliaj fiaj religioj.
pdenisowski (Mostrar perfil) 18 de mayo de 2013 03:02:34
AlfRoland:Ĉu la katolika eklezio estas la plej granda pedofilia reto de la mondo?La plej granda peko estas ĵuĝi aron kaŭze de ero.
"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
AlfRoland (Mostrar perfil) 18 de mayo de 2013 05:16:10
pdenisowski:Nu, ne temas pri ero, sed ER-AR-O. Pripensu denove la eldiron de Richard Sipe: "....kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."AlfRoland:Ĉu la katolika eklezio estas la plej granda pedofilia reto de la mondo?La plej granda peko estas ĵuĝi aron kaŭze de ero.
"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
Sunjo (Mostrar perfil) 18 de mayo de 2013 12:07:25
pdenisowski:Laŭ mia opinio tio ne okazis en tiu ĉi fadeno. Ĉar la demando estas: "kiu povus ŝanĝi kaj forigi la malbonajn aferojn en la katolika eklezio se ne la katolikoj mem?"AlfRoland:Ĉu la katolika eklezio estas la plej granda pedofilia reto de la mondo?La plej granda peko estas ĵuĝi aron kaŭze de ero.
"La sistemo de la katolika klerikaro, kiun mi tre respektas, kaj al kiu mi dediĉis multajn jarojn de mia vivo kuraĝigas, protektas, defendas kaj kreas sekskrimulojn."
Bedaŭrinde mia impreso estas ke la katolikoj estas tute indiferentaj pri la krimoj en sia eklezio. Ĉu ili pro tio kulpas ke okazos novaj tiaj krimoj? Laŭ la biblio oni komparas "bonajn kredantojn" al ŝafoj gvidataj de paŝtisto. Mi ne konsentas ke tiu komparo taŭgas kaj opinias ke male al ŝafoj la kredantoj mem respondecas se ili sekvas fia(j)n paŝtisto(j)n.