Sisu juurde

La plej granda peko

kelle poolt AlfRoland, 26. aprill 2013

Postitused: 77

Keel: Esperanto

AlfRoland (Näita profiili) 27. mai 2013 13:01.51

Paulinho:
AlfRoland demandis: Ĉu VI opinias ke tiuj papoj ankaŭ kulpas?
[..] Kaj la deziro de protektado sekvas la logiko de sento inter fratroj kaj patroj. [..]
Do same kiel en ajna alia mafio, ĉu ne?

pdenisowski (Näita profiili) 27. mai 2013 13:14.42

AlfRoland:Permesu al mi doni proponon al eklezio: Kastru ĉiujn pastrojn, ajnokaze ili ne seksumu!!
Tia infana propono ne meritas respondon.

palaman (Näita profiili) 27. mai 2013 16:23.26

En Rusio ateistoj mortigis multegon da kredantoj.
Kial do vi ateistoj neniom sentas sian kulpon antaŭ ni kredantoj?

codesito (Näita profiili) 27. mai 2013 16:56.46

En ĉiaj organizoj okazis krimoj kaj bonaj faroj. Evidente ankaŭ la kristanoj faris multajn bonajn farojn en la mondo.

Estas la civilaj povoj kiuj devas agi kontraŭ krimuloj kaj iliaj kaŝantoj, ne ni. Se la civilaj polico kaj juĝistoj ne agas, kulpu ilin kaj ne la katolikan eklezion, ĉar mi pensas ke tiuj krimoj ne estas pruvitaj kaj ni devas respekti la pastrojn kaj pensi ke ili povus esti senkulpaj se la civilaj povoj ne volas agi.

codesito (Näita profiili) 27. mai 2013 17:07.33

palaman:En Rusio ateistoj mortigis multegon da kredantoj.
Kial do vi ateistoj neniom sentas sian kulpon antaŭ ni kredantoj?
Oh, la kompatinda plorema kristana martiro!

Kiom da martiroj havas la komunistoj pro la ago de la kristanaj faŝistoj? Kiom da sovetoj mortigis la naziistoj? Sed ili estas kuraĝaj homoj kaj ne ploras kiel vi.
Kaj, Kiom da homoj mortigis la kristanoj en ameriko, afriko kaj azio por kristanigi tiujn landojn?

palaman (Näita profiili) 27. mai 2013 17:19.33

codesito:
palaman:En Rusio ateistoj mortigis multegon da kredantoj.Kial do vi ateistoj neniom sentas sian kulpon antaŭ ni kredantoj?
Oh, la kompatinda plorema kristana martiro!
Kiom da martiroj havas la komunistoj pro la ago de la kristanaj faŝistoj? Kiom da sovetoj mortigis la naziistoj? Sed ili estas kuraĝaj homoj kaj ne ploras kiel vi.
Ĉu ŝajnis al vi ke mi ploras?
Mi ja ridas. Mi priridas tiujn, kiuj trompas sin mem.
Malami kristanojn estas samtiom stulta afero kiel malami hebreojn aŭ iu ajn aron de homoj.
Mi ne povas kompreni, kial kelkaj forumanoj taksas malbona diri ion kontraŭ nacio, sed ne hontas fari samtion kiontraŭ religio.

Ĉu mankas menso kompreni ke stulte estas taksi kaj kulpigi GRUPOJN?
Kio estas diferenco inter kulpigi nacion kaj kulpigi religion?

palaman (Näita profiili) 27. mai 2013 17:24.31

codesito:Oh, la kompatinda plorema kristana martiro!
Kiom da martiroj havas la komunistoj pro la ago de la kristanaj faŝistoj? Kiom da sovetoj mortigis la naziistoj? Sed ili estas kuraĝaj homoj kaj ne ploras kiel vi.
Kaj permesu al mi rimarki ke mi estas filo de tiuj, kiuj disbatis armeon de Hitlero. Mi ja estas ruso, kaj ne vi rakontu al mi pri kuraĝeco.

codesito (Näita profiili) 27. mai 2013 17:34.13

palaman:
codesito:Oh, la kompatinda plorema kristana martiro!
Kiom da martiroj havas la komunistoj pro la ago de la kristanaj faŝistoj? Kiom da sovetoj mortigis la naziistoj? Sed ili estas kuraĝaj homoj kaj ne ploras kiel vi.
Kaj permesu al mi rimarki ke mi estas filo de tiuj, kiuj disbatis armeon de Hitlero. Mi ja estas ruso, kaj ne vi rakontu al mi pri kuraĝeco.
La kristanoj pensas ke nur ili havas martirojn, ili estas ploremaj kaj viktimismaj. Nur mankas al vi respondi mian lastan aldonitan demandon:
Kiom da homoj mortigis la kristanoj en ameriko, afriko kaj azio por kristanigi tiujn kontinentojn?

palaman (Näita profiili) 27. mai 2013 17:36.10

http://sphotos-b.ak.fbcdn.net/hphotos-ak-ash3/p480...

Refreŝu vian memoron, mia kuraĝa amiketo Codesito

palaman (Näita profiili) 27. mai 2013 17:44.15

codesito:mankas al vi respondi mian lastan aldonitan demandon:
Kiom da homoj mortigis la kristanoj en ameriko, afriko kaj azio por kristanigi tiujn kontinentojn?
Aha, mi vidas ke vi bezonas pli longajn klarigojn.
Nu mi klarigu.
La vorto "kristano" signifas samtempe tro multe kaj tro malmulte.
Ĝi signifas multon da homoj, sed malmulton da senco.

Mi apartenas al tiu fadeno de kristismo, kiu ne mortigis eĉ unu homon en ameriko, afriko. Mi ne povas esti certa pri azio, sed mi certas ke ĉiuokaze oni ne povus pruvi ke Ortodoksa Eklezio mortigis tie multajn homojn. Eĉ pruvi tion pri unu homo estas ne tiom facila afero, malgraŭ ke ĉio okazas en la vivo.

Sed eĉ konsiderante ĉiujn kristanojn konfesiojn, mi certas oni ne povus trovi tiom da murdintoj, kiom estis mortigita de ateistoj dum la sola XX jarcento, kiam ateistoj finfine akiris potencon.
Do en tiu konkuro ateistoj certe veknas.

Tagasi üles