إلى المحتويات

Assimil Without Toil vs With Ease

من Demian, 26 أبريل، 2013

المشاركات: 3

لغة: Esperanto

Demian (عرض الملف الشخصي) 26 أبريل، 2013 7:36:59 م

Assimil estas firmo kiu publikigas lernolibrojn pri lingvoj. Ĝi ĉefe eldonas librojn france. Kelke da libroj de Assimil ankaŭ troviĝas angle, germane kaj alilingve. Mi aŭskultis al YouTube-filmeto, kiu estis recenzo de la kurso per ProfAsAr. Laŭ li ia "dumbing down" (stultiĝo) okazas en la kursoj de Assimil, kaj la novaj kursoj ne estas tiom bonaj kiom estis la malnovaj kursoj. Pro tio mi demandas, ĉu iu uzis kaj komparis ambaŭ seriojn de kursoj? Kiuj estas viaj opinioj?

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 26 أبريل، 2013 11:13:05 م

Mi uzis assimil por ekparoli la hispanan kiam mi translokiĝis ĉi-tien (ĉar en Miami pli ol 70% da la loĝantaro parolas denaske la hispanan). Ĝi helpis multe - memkomprenble ne por flue paroli sed assimil estas konversacia kurso - ne kurso por lerni legi Cervantes. Se iu profesoro volas tion, li devas uzi alian kurson. Mi unue volis babili kun novaj amikoj. Mi tre ŝatis ĝin.

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2013 5:47:07 ص

Demian:Assimil estas firmo kiu publikigas lernolibrojn pri lingvoj. Ĝi ĉefe eldonas librojn france. Kelke da libroj de Assimil ankaŭ troviĝas angle, germane kaj alilingve. Mi aŭskultis al YouTube-filmeto, kiu estis recenzo de la kurso per ProfAsAr. Laŭ li ia "dumbing down" (stultiĝo) okazas en la kursoj de Assimil, kaj la novaj kursoj ne estas tiom bonaj kiom estis la malnovaj kursoj. Pro tio mi demandas, ĉu iu uzis kaj komparis ambaŭ seriojn de kursoj? Kiuj estas viaj opinioj?
Via demando estas malfacila. Nur instruistoj kutime komparas kursojn; la lernantoj uzas ununuran kurson kaj post la lernado ili ne plu uzas novan kurson pri la sama lingvo kaj la sama nivelo.

Mi uzis la italan eldonon de Assimil por lerni la araban. Ĝi estas traduko de "Collection sans Peine" (mi supozas ke ĝi estas la nova serio - tio, kion vi nomas "With Ease"; en la itala ĝi estas tradukata "Il metodo intuitivo" ).

Verdire, mi trovis ĝin facile legebla, sed ne tiel utila. Mi jam konis kelkajn vortojn kaj regulojn de la araba kaj mi progresis malrapide, kvankam mi legis multajn lecionojn. Fine, mi forlasis la kurson kaj mi neniam atingis sufiĉan nivelon en la araba.

عودة للاعلى