Sisu juurde

Demando por la usonanoj

kelle poolt J_Marc, 28. aprill 2013

Postitused: 8

Keel: Esperanto

J_Marc (Näita profiili) 28. aprill 2013 8:30.52

Temas pri usona sporto.

Oni diras ke sporto povas disvolvi kaj eligi bonajn karakter-trajtojn, ekz. forteco, kuraĝo, rapideco, lerteco, ruzeco, graco, fido, digno, ktp.

Viro, kiu havas bonajn ecojn de kaj korpo kaj menso kaj karismo estas kiel ideala sinjoro, aŭ kvazaŭ princo. Tiu 'princo' nek estas nur forta, nek nur inteligenta, sed ambaŭ.

Jen mia demando. El sportoj popularaj en usono kaj siaj ludantoj, kiu estas la plej 'princa'?

Laŭ mia tre malgranda scio de usona sporto (de filmo kaj televidila elsendo!), mi supozas ke la plej princa sporto estas usona futbalo (American Football), kaj la plej princa futbalisto estas la 'quarterback' (Eo: ??? Via traduko, mi petas!) Ĉu mi pravas?

Eble plej princa sporto estas lakroso (lacrosse), basbalo aŭ alia sporto.

Antaŭdankon por viaj skribotaj respondoj.

steveconsevage (Näita profiili) 2. mai 2013 14:25.15

J_Marc:Temas pri usona sporto.

Oni diras ke sporto povas disvolvi kaj eligi bonajn karakter-trajtojn, ekz. forteco, kuraĝo, rapideco, lerteco, ruzeco, graco, fido, digno, ktp.

Viro, kiu havas bonajn ecojn de kaj korpo kaj menso kaj karismo estas kiel ideala sinjoro, aŭ kvazaŭ princo. Tiu 'princo' nek estas nur forta, nek nur inteligenta, sed ambaŭ.

Jen mia demando. El sportoj popularaj en usono kaj siaj ludantoj, kiu estas la plej 'princa'?

Laŭ mia tre malgranda scio de usona sporto (de filmo kaj televidila elsendo!), mi supozas ke la plej princa sporto estas usona futbalo (American Football), kaj la plej princa futbalisto estas la 'quarterback' (Eo: ??? Via traduko, mi petas!) Ĉu mi pravas?

Eble plej princa sporto estas lakroso (lacrosse), basbalo aŭ alia sporto.

Antaŭdankon por viaj skribotaj respondoj.
Mi estas indiĝeno de la usono kaj povas diri ke vi pravas, pli malpli. La precipa sporto de la Usono ŝajnas esti usona futbalo laŭ ĝenerala opinio. Basbalo estis la plej populara kaj verŝajnas enspezi pli mono ol usona futbolo, sed nun ĝi estas la dua plej populara.

La "quarterback" povas diri esti la ĉefa pozicio. Li estas grava en multe da ludoj. (Ĉi-tie, mi uzas la vorto ludo priskribi unu "play" aŭ "down" de la tuta ludo). Sed, ĝi ankaŭ estas aliaj ludfaristaj pozicioj kiu estas grava, ekzemple "running back" kaj longa akceptisto.

Mi esperas ke ĉi-tio helpas!

J_Marc (Näita profiili) 4. mai 2013 22:35.02

Dankon por via respondo, Steve. Jen bona informacio!

steveconsevage (Näita profiili) 7. mai 2013 2:36.45

J_Marc:Dankon por via respondo, Steve. Jen bona informacio!
Nedankinde!

jchthys (Näita profiili) 8. mai 2013 2:00.13

Mi faras la skermon, kaj mi kredas ke ĝi estas la plej princeca!

J_Marc (Näita profiili) 14. mai 2013 10:01.28

jchthys:Mi faras la skermon, kaj mi kredas ke ĝi estas la plej princeca!
Mi konsentas, skerma glavobatalo ja ŝajnas princeca!

Kie vi eklernis tiun sporton? Ĉu oni skermas en iuj altlernejoj? En mia hejmlando, skermo ne estas tre ludata.

BenjamenoPoeto (Näita profiili) 14. mai 2013 11:43.19

ha... tio ĉi estas ofta temo de konversacio inter usonanoj. laŭ mi, basbalisto bezonas la plej egalajn kvantojn da kaj inteligento kaj atleteco. sed laŭ pura atleteco (kiu, en si mem, bezonas ian inteligenton), korbopilkisto tute venkus.

usona futbalo havas ĉion, kion aliaj sportoj havas- tamen la bezonitaj kvalitoj de atleto estas dividitaj inter multaj ludantoj. do iu ludanto estas forta, alia ludanto estas rapida kaj alia ludanto estas inteligenta. tial neniu unuopa usonfutbalisto havas la ĉi-supre menciitan "princecon."

laŭ mi, inter ĉiuj internaciaj sportoj, neniu bezonas pli multe da "princeco" ol luktanto, ĉar luktanto luktas nur per/por si mem. kompreneble tamen, ne ĉiu knabo volas fariĝi princo.

J_Marc (Näita profiili) 14. mai 2013 21:31.59

Jen bona respondo! Luktado ankaŭ estas tre antikva. Via respondo pensigis min pri la usona filmo 'The Breakfast Club' (La Matenmanĝo-Klubo), en kiu la sporta rolo estis luktanto. Tiu sporto taŭgis por tiu rolo.

Tagasi üles