Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
goli (Montri la profilon) 2013-majo-04 11:28:59
Mi komencis lerni esperanton antaŭ du 3 jaroj, sed mi rezignis tion 1 - 2 monatojn post la komenco. Ĉi tiu tekston mi skribas kun vortaro, ĉar mia esperanto estas terure malbona. Pardonu mian esperanton
Por kio mi skribas tiu mesaĝon? Mi demandas fortan motivadon por lernado de esperanto, ĉar nur kun motivado kio daŭrus longe kaj donus forton por lernado.
Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.
Antaŭe danko.
Uridium (Montri la profilon) 2013-majo-04 11:52:16
Bone, eksistas multe da motivojn pri tio: estas iuj da lingvoj plej facila de lerni, estas senkosta (kaj en ĉi tiu tempoj da krizo estas sufiĉe grava afero de konsideri!), permesi vin babili kun multaj personaj de multaj landoj, kaj finfine estas bonan trampolinon por lerni, startenta de ĉi tiu lingvo aliaj lingvoj pli rapide (pruvas legi la "Metodo Padenborn").
Mi decidis lerni Esperanton kiel defio, mi volas vidi se mi ne estas tro maljuna por lerni novajn lingvojn kaj se mi povas esti konstanta pri iu tasko (mi estas iom pigra.).
Bonan bonŝancon!
novatago (Montri la profilon) 2013-majo-04 17:02:53
goli:Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.Mi pensas ke Esperanto utilas por la samaj aĵoj, por kiuj utilas aliaj lingvoj, speciale se oni parolas pri lingvoj, kies uzo estas tre internacia: paroli kun alilandaj personoj, ĝui internaciajn etosojn, vojaĝi, ekzerci la menson, ĝui artajn verkojn (ĉefe, sed ne nur, belletro kaj muziko), verki, ami, esprimi sin...
Certe, por unu el la kutimaj kialoj, lerni Esperanton, nuntempe ne estas tre utila lingvo: Trovi laboron. Sed eĉ por tio utilas kaj povus utili pli se oni havas sufiĉe allogan ideon por entrepreno.
Aliflanke (eĉ se por vi, ĉi tio ne estas grava), la uzo de Esperanto permesas partopreni en progresigo de sufiĉe nova komunkadomaniero, kiu krome, laŭ mi, helpas komprenigi la gramatikan funkciadon de lingvoj. Akcepto de Esperanto de granda parto de la tera loĝantaro kiel internacia lingvo, ne estus sukceso de Esperanto, sed sukceso de la homaro. Aldone, se vi estas kvalita, aŭ simple nova, verkisto, estas pli facile ke la parolantaro konu vin.
Ankaŭ oni devas pensi pri malsameco. Eble vi pensas ke lerni malmulte parolatan lingvon por ĝui aferojn, ĝueblaj per aliaj lingvoj ne kompensas. Tamen, lerni Esperanton ĉiam bezonas malpli da tempo (kompare, semajnoj kontraŭ monatoj, monatoj kontraŭ jaroj), kaj neniom da mono (kontraŭ minimume centoj da eŭroj). Do, tiuflanke, ĝi kompensas rilate al aliaj lingvoj.
El ĉiuj la kialoj, kiujn mi donis (eble mi forgesis iujn el la kutimaj), vi devas pripensi ĉu inter tiuj estas iu, kiu estas grava por vi. Se ne estas iu tia, ne gravas. Bonŝance, lerni Esperanton ne estas io deviga.
Ĝis, Novatago.
nikko (Montri la profilon) 2013-majo-04 22:50:53
goli:Saluton, esperantistoj.Se vi ne havas proprajn motivojn, kial do adopti aliulaj? Se vi ne havas ideon, kiel uzi esperanton, do ne uzu ĝin. Simplega afero.
Mi komencis lerni esperanton antaŭ du 3 jaroj, sed mi rezignis tion 1 - 2 monatojn post la komenco. Ĉi tiu tekston mi skribas kun vortaro, ĉar mia esperanto estas terure malbona. Pardonu mian esperanton
Por kio mi skribas tiu mesaĝon? Mi demandas fortan motivadon por lernado de esperanto, ĉar nur kun motivado kio daŭrus longe kaj donus forton por lernado.
Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.
Antaŭe danko.
Belmiro (Montri la profilon) 2013-majo-05 10:14:14
Okazis ke hieraŭ mi sentis grandan plezuron pro Esperanto. Mi (kiu ne scias kanti) kun grupo de lernantinoj miaj, kantis publike dum granda festo okazanta en unu urbo de mia lando. Kompreneble, kanzonojn en Esperanto. Estis bona okazo por ke mi klarigu al ĉeestantoj kiu estas Esperanto.
Krome, mi sentas ĉiam grandan plezuron legante en Esperanto grandaj kaj mondaj verkoj. Ankaŭ ĉar en mia malgranda urbo mi estas la plej bona(…….). Ĉu tio sufiĉas? Jes, por mi jes!
Aliflanke, se vi pensas perlabori monon per Esperanto, mi diras ai vi: forgesu Esperanton.
Belmiro
raffadalbo (Montri la profilon) 2013-majo-05 19:14:28
goli:Donu min fortan motivadon por kio lerni esperanton. Mi ne povas abstraktajn ideojn. Vidigu al mi realajn utilojn por scii esperanton.Kio estas la reala utilo por havi gefilojn? por miri belegan pentraĵon? por aĉeti belan meblaron? por turismi en eksteraj landoj? Fine, kio estas la reala utilo de klopodi por ke la mondo plibonigu?
Laŭ mi, se en via vivo vi serĉas nur la utilon, do vi devas obei al la konsilo de nikko:
nikko:Se vi ne havas proprajn motivojn, kial do adopti aliulaj? Se vi ne havas ideon, kiel uzi esperanton, do ne uzu ĝin.Nur se vi serĉas la juston, la bonon, la belon, nur do vi povos trovi kialojn por lerni kaj uzi Esperanton. Tia estas mia opinio.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-majo-05 23:00:08
Estas demando pri ŝanco, sed eĉ se vi estas izolita, vi povas renkonti samideanojn kiuj helpos tiun ŝancon...
Se vi estas kreema kaj deziras dediĉi kelkajn verkojn al esperanto, vi facile trovos helpon en esperanta medio.
goli (Montri la profilon) 2013-majo-06 18:36:11
Ne, mi ne trovis homojn kio dirus al mi: 'Se vi lernos esperanton, vi havos grandan vilaon, tri fortegajn aŭtojn kaj seksvolan belulinojn'. Mi trovos tiujn kio 'infektus' min lerni esperanto. Kaj mi trovis ilin. Vi estas tia bonegaj uloj. Danko al vi.
P. S. Kiujn interesajn filmblogistojn-esperantistojn ĉu vi scias?
P. P. S. Ĉarma babeto ^_^
BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2013-majo-14 11:57:41
borgesvive (Montri la profilon) 2013-majo-14 12:58:40
Kiel estas dirata, kono ne estas nur povo, sed ankaŭ mono.