Al la enhavo

Ĉu geesperantistoj ludas sportojn?

de piotrek92, 2007-novembro-01

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-novembro-01 22:36:36

Saluton gesamideanoj! Mi volus hodiaŭ demandi vin, ĉu en nia socio iu sportas? Se jes, skribu, bv kiun sporton vi ludas, kaj ĉu ofte. Mi ankaŭ pensis ĉu ekzistas iuj esperantistaj renkontiĝoj sportemaj, ekz. biciklado, futbalo, volejbalo ktp. Ĉu iu scias ion pri ili? Skribu, mi petas. Ĉu ekzistas esperantaj grupoj de gesportistoj? Mi ankaŭ donas enketon, voĉdonu ridulo.gif

rabhiuz (Montri la profilon) 2007-novembro-05 04:52:46

Saluton! Mi biciklas ofte. Labortage, mi biciklas al la universitaton. (Ĉu iri al laboron per biciklo estas "sporto"?) Foje dimanĉe matene mi biciklos kun klubo. Los-anĝeleso estas tre bona por bicikli. Vintre estas varme, somere ne estas tro varmege, kaj ne ofte pluvas.

Lastatempe, mi ankaŭ naĝas. Mi naĝas malrapide, sed mi fariĝas malpli malgracia.

lagwagon555 (Montri la profilon) 2007-novembro-05 09:48:13

Mi kuras, fakte mi ĵus kuras la Aŭkland-maratonon. Kaj mi ankaŭ ludas takela-piedpilkon (rugby).

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-novembro-05 21:21:24

Ĉu iri al laboron per biciklo estas "sporto"?
Mi pensas ke ĉiu aktiveco fizika oni povas nomi "sporto". Mi ja ne demandis, ĉu iu estas faka sportisto - mi dubas ĉu estas iu faka sportisto-esperantisto ridulo.gif Mi demandis ĝenerale - ĉu iu ion faras similan al sporto ridulo.gif

Ĝis!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-05 22:43:16

piotrek92:Mi pensas ke ĉiu aktiveco fizika oni povas nomi "sporto".
Ĉu ŝakludo estas sporto?

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-novembro-06 18:16:57

Mi pensas ke ŝakludo estas sporto sed ne por korpo - ĝi estas sporto por cerbo...

manichica (Montri la profilon) 2007-novembro-11 15:28:52

mi naĝis tage dum 10 jaroj, sed nun mi dancas salson dufojsemajne.
kore,

cathy

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-11 17:25:24

Ĉu saŭni estas sporto?

Mi favoras la fama du-vorte frazo de Winston Churchill "No sports".
Plue, se mi farus pli da sporto mi ne havus sufiĉe da tempo por lerni Esperanton!

Reen al la supro