去目錄頁

Ĉu geesperantistoj ludas sportojn?

从 piotrek92, 2007年11月1日

讯息: 7

语言: Esperanto

piotrek92 (显示个人资料) 2007年11月1日下午10:36:36

Saluton gesamideanoj! Mi volus hodiaŭ demandi vin, ĉu en nia socio iu sportas? Se jes, skribu, bv kiun sporton vi ludas, kaj ĉu ofte. Mi ankaŭ pensis ĉu ekzistas iuj esperantistaj renkontiĝoj sportemaj, ekz. biciklado, futbalo, volejbalo ktp. Ĉu iu scias ion pri ili? Skribu, mi petas. Ĉu ekzistas esperantaj grupoj de gesportistoj? Mi ankaŭ donas enketon, voĉdonu ridulo.gif

rabhiuz (显示个人资料) 2007年11月5日上午4:52:46

Saluton! Mi biciklas ofte. Labortage, mi biciklas al la universitaton. (Ĉu iri al laboron per biciklo estas "sporto"?) Foje dimanĉe matene mi biciklos kun klubo. Los-anĝeleso estas tre bona por bicikli. Vintre estas varme, somere ne estas tro varmege, kaj ne ofte pluvas.

Lastatempe, mi ankaŭ naĝas. Mi naĝas malrapide, sed mi fariĝas malpli malgracia.

lagwagon555 (显示个人资料) 2007年11月5日上午9:48:13

Mi kuras, fakte mi ĵus kuras la Aŭkland-maratonon. Kaj mi ankaŭ ludas takela-piedpilkon (rugby).

piotrek92 (显示个人资料) 2007年11月5日下午9:21:24

Ĉu iri al laboron per biciklo estas "sporto"?
Mi pensas ke ĉiu aktiveco fizika oni povas nomi "sporto". Mi ja ne demandis, ĉu iu estas faka sportisto - mi dubas ĉu estas iu faka sportisto-esperantisto ridulo.gif Mi demandis ĝenerale - ĉu iu ion faras similan al sporto ridulo.gif

Ĝis!

piotrek92 (显示个人资料) 2007年11月6日下午6:16:57

Mi pensas ke ŝakludo estas sporto sed ne por korpo - ĝi estas sporto por cerbo...

manichica (显示个人资料) 2007年11月11日下午3:28:52

mi naĝis tage dum 10 jaroj, sed nun mi dancas salson dufojsemajne.
kore,

cathy

stefanspaul (显示个人资料) 2007年11月11日下午5:25:24

Ĉu saŭni estas sporto?

Mi favoras la fama du-vorte frazo de Winston Churchill "No sports".
Plue, se mi farus pli da sporto mi ne havus sufiĉe da tempo por lerni Esperanton!

回到上端