Skip to the content

#sistemo

by rundvlp, May 7, 2013

Messages: 26

Language: Esperanto

erinja (User's profile) May 10, 2013, 2:25:51 PM

Ne estas problemo se oni volas meti etikedojn en siajn mesaĝojn. Uzantoj povas skribi kion ajn en la mesaĝoj, kondiĉe ke ne temas pri fivortoj ktp. Sed la paĝaro ne garantias ke nia serĉilo funkcias kun tiuj etikedoj. Mi mem ne estas konvinkita ke tio estos tre utila, sed ni neniel blokos uzantojn kiuj ial volas inkluzivi iujn etikedojn en siaj mesaĝoj.

rundvlp (User's profile) May 10, 2013, 3:02:51 PM

erinja:Ne estas problemo se oni volas meti etikedojn en siajn mesaĝojn. Uzantoj povas skribi kion ajn en la mesaĝoj, kondiĉe ke ne temas pri fivortoj ktp. Sed la paĝaro ne garantias ke nia serĉilo funkcias kun tiuj etikedoj. Mi mem ne estas konvinkita ke tio estos tre utila, sed ni neniel blokos uzantojn kiuj ial volas inkluzivi iujn etikedojn en siaj mesaĝoj.
Estimata Erinja, ĉefe dankon pro via respondo, sed nuntempe tiu rimedo por sekvi iujn temojn tra la forumo de Lernu ne funkcias.
Eble mi estas la sola homo, kiu trovas tion uzinda tie ĉi. malgajo.gif

Sed kiam ni uzadas tion, tiam la forumo enhavas novajn eblojn inter la forum-uzantoj.
Ne gravas, se mi estas sola, mi ne insistos plu.

rundvlp (User's profile) May 10, 2013, 3:06:57 PM

Altebrilas:Mi faris ankaŭ provojn (kun "#bonan-tagon" kaj "Ĥbonantagon" ), sed ne havis rezultojn kun la serĉilo de lernu! Eble ĝi uzas Google, kaj oni devas atendi iom antaŭ ol la teksto estos indeksata. Eble ne ĉiuj ŝlosilvortoj funkcias.

Ĉiukaze, ne indas agi "piratece" kaj ni devos ricevi la benon de la lernu-estroj por fari tion, ĉar alikaze la ebleco povas subite malaperi...
Unue vi devas koni ĉu tiuj #vortoj jam ekzistas.

Ekzemple : mi skirbas #blabla, nun mi entajpas tion en la serĉilo ...........
Rezulte : la serĉilo ne trovis ĉi tiun #blabla-n

erinja (User's profile) May 10, 2013, 3:13:40 PM

En la nova lernu kiu lanĉiĝos, estos serĉilo en la forumo. Ni tamen ne planas uzi etikedojn, laŭ mia scio.

Mi havas iom da duboj pri la utilo. Se oni diskutis pri libroj, kiel oni povas memori, ĉu oni etikedis per #literaturo, ĉu per #libroj, ĉu per #romanoj, ktp? Kun pli bona serĉilo (kiu ekzistos en la venonta forumo) estas pli facile simple serĉi terminojn. La ĉefa problemo nun pri serĉado en la forumoj estas ke la serĉilo trovas la saman rezulton multajn fojojn (por la diversaj lingvoversioj de la paĝaro). Tiu problemo malaperos en la nova paĝaro.

rundvlp (User's profile) May 10, 2013, 3:19:48 PM

erinja:Mi havas iom da duboj pri la utilo. Se oni diskutis pri libroj, kiel oni povas memori, ĉu oni etikedis per #literaturo, ĉu per #libroj, ĉu per #romanoj, ktp?
Ni povas aboni al la #vortoj mem.

erinja:Kun pli bona serĉilo (kiu ekzistos en la venonta forumo) estas pli facile simple serĉi terminojn.
Elkoran dankon pro via respondo kaj jen granda novaĵo ! Ree mi dankas vin.

Altebrilas (User's profile) May 10, 2013, 8:26:58 PM

La funkciado ŝajnas stranga kaj neregula. Mi sukcesis trovi "Ĥbonantagon" en tiu-ĉi fadeno, kaj ne plu poste. Mi ne povis trovi "#bonan-tagon". Mi faris tiun provon en alia fadeno kaj mi intencis proponi al vi retrovi ĝin per tiu metodo, sed la rezulto estas hazarda.

rundvlp (User's profile) May 11, 2013, 6:14:33 AM

Altebrilas:La funkciado ŝajnas stranga kaj neregula. Mi sukcesis trovi "Ĥbonantagon" en tiu-ĉi fadeno, kaj ne plu poste. Mi ne povis trovi "#bonan-tagon". Mi faris tiun provon en alia fadeno kaj mi intencis proponi al vi retrovi ĝin per tiu metodo, sed la rezulto estas hazarda.
Kara Altebrilas, dankegon pro viaj provoj kaj pro via scivolemo.
Verŝajne, tiu ilo devas esti alŝuti, aldoni al la programo.
Pli kaj pli interkonaj retejoj uzas tion, eble mankas tempo por ke ĝi estiĝos ĉie konata ilo.

Altebrilas (User's profile) May 12, 2013, 12:35:17 AM

Kara rundvlp, la serĉilo funkcias kun - ekzemple - Xbonantagon aŭ Ĥbonantagon (la unua solvo estas pli universala, ĉar iuj ne povas tajpi "Ĥ" ). Sed vi devas atendi kelkajn horojn (kiom?) antaŭ ol serĉi vorton.

Provu "Xbonantagon" en la serĉilo.

rundvlp (User's profile) May 12, 2013, 2:43:14 AM

Altebrilas:Kara rundvlp, la serĉilo funkcias kun - ekzemple - Xbonantagon aŭ Ĥbonantagon (la unua solvo estas pli universala, ĉar iuj ne povas tajpi "Ĥ" ). Sed vi devas atendi kelkajn horojn (kiom?) antaŭ ol serĉi vorton.

Provu "Xbonantagon" en la serĉilo.
Bonege! Mi retrovis je Xbonantagon via!
Nun ni/mi devas disvastigi tiun eblon al la uzantaro.
Nur se la uzantoj uzos tion ĉi, tial tiu rimedo povos aldoni novajn eblojn inter ili.
Xeblo Xdisvastigi

rundvlp (User's profile) May 12, 2013, 4:41:53 AM

Post du horoj, mi tajpis je Xeblo kaj Xdisvastigi
sed la serĉilo nenion trovis.

Back to the top