Tästä sisältöön

#sistemo

rundvlp :lta, 7. toukokuuta 2013

Viestejä: 26

Kieli: Esperanto

rundvlp (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2013 5.12.39

Saluton al ĉiuj,
Kion vi pensas pri la eblo marki niajn mesaĝojn en la forumo per la #sistemo?
Tiel ni povos trovi ilin facile per la serĉilo ĉe LERNU, danke al la vortoj etikeditaj per #.
Tiajn #vortoj ni entajpos en la serĉilo kaj la kompuitilo listigos al ni la #vortojn deziritaj.

Ekzemple:
Mi legis iufadene bonan alineon pri iu landkulturo. Sed nun la fadeno enhavas pli ol 10 paĝoj! Kiel retrovi tiun ĉi alineon?

Se ni etikedigos niajn mesaĝojn per #vortoj, kiu estos la ĉefvortoj pri kiujn ni diskutas, tial, ĉiuj el ni povos retrovi ilin, ne laŭ la fadeno sed per la temo de la #vorto.

Ekzemple:
La titolo de la fadeno estas "kiel nomi la loĝantojn de tiu ĉi loko"
Dum iumomente, iu priparolas interesindajn aferojn pri iu gramatika afero, kiu klarigis kiel uzi la in-sufikson ekzemple.
Post kelkaj semajnoj, mi volos relegi tion sed mi ne plu memoras,kie kaj, en kiu fadeno mi tion legis!

Se la komantinto subskribis siajn alineojn per #vortoj, kiel "#-in", mi entajpos "#in" en la serĉilo kaj poste la komputilo eldonos al mi, kie estas la vorto #in.

Mi nenion inventis, tiu ĉi sistemo jam estas uzata ĉe TWITTER.com, TUMBLR.com, ktp, kiel vi certe jam scias.

Dankon pro viaj respondoj.

PS :
Mi testis ĉu tiu ĉi eblo estas ebla, en la temopaĝa testejo, en fadeno nomita Vortoj etikeditaj, sed verŝajne tio ne eblas.

rundvlp (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2013 7.57.14

Eble jen plibona ekzemplo tien...

Altebrilas (Näytä profiilli) 8. toukokuuta 2013 21.57.27

Mi ankoraŭ ne bone komprenis kiel funkcias Twitter, nek kiel uzi tiujn specialajn vortojn.

rundvlp (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2013 6.43.15

Altebrilas:Mi ankoraŭ ne bone komprenis kiel funkcias Twitter, nek kiel uzi tiujn specialajn vortojn.
Amiko mia, unue dankon pro via respondo!

Mi deprenis el viaj mesaĝoj ekzemplon, por klarigi la aferon. Certe mi ne estis klara.

En la temopaĝo nomita vidpunktoj , vi skribis, en la tria paĝo , en la fadeno "novaj vortoj" tiun ĉi mesaĝon
Altebrilas:Mi iam imagis sistemon por planigi la diversajn dialektojn de esperanto (baza, literatura, faka, loka kaj logika) inter kiuj baza esperanto strebos konservi la vortkvanton de la fundamenta, per ekvilibro inter aldonoj kaj forigoj.
Kiel retrovi tiun ĉi mesaĝon post kelkaj semajnoj, kiam tio foriru de mia memoro ; kie mi legis tion?

Nun imagu, vi aldonus al viaj mesaĝoj #vortojn.
Altebrilas:Mi iam imagis sistemon por planigi la diversajn dialektojn de esperanto (baza, literatura, faka, loka kaj logika) inter kiuj baza esperanto strebos konservi la vortkvanton de la fundamenta, per ekvilibro inter aldonoj kaj forigoj.
#diversajn-dialektojn #planigi #sistemo
Via mesaĝo temis pri tiuj vortoj. (Tio estas ekzemplo kompreneble, eble vi elektus aliajn #vortojn por via mesaĝo)

Do poste, mi entajpos #diversajn-dialektojn en la serĉilo, kaj la komputilo transdonos al mi ĉiujn mesaĝojn kun #diversajn-dialektojn.
Ĉar eble mi interesiĝas al tiu temo ; kaj en alia temopaĝo, mi povus pridiskuti pri tio, eble en fadeno kiu temus pri kuiraĵoj ekzemple.
Do mi subsribus mia mesaĝo per #diversajn-dialektojn

Tiam kiam mi entajpos #diversajn-dialektojn en la serĉilo, mi retrovus vian mesaĝon en la fadeno "novaj vortoj", kaj la mia en la fadeno "kuiraĵoj".

Espereble, mi estis klara ĉi-foje.

rundvlp (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2013 7.14.38

Jen alia ekzemplo, kiu ege interisas min.

La temoj en la forumo estas determinitaj jene
Vidpunktoj
Testejo
Novaĵoj
Konsultejo
Pri aliaj lingvoj
Humuro
Pri la paĝaro
Pri ĉio cetera

Se mi interesiĝas pri literaturo, mi povus pridiskuti tion en "Pri ĉio cetera" ekzemple, ĉar ne ekzistas la temo literaturo.
Sed kiel sekvi fadenon de aliaj, kiuj interesiĝas ankaŭ pri literaturo?
Se ĉiuj el tiuj kiuj pridiskutos literaturon ie ajn en la forumo, subskribus siajn mesaĝojn per #literaturo.
Tial ĉiuj el literturemaj povus retrovi ĉiujn mesaĝojn kiuj temis pri literaturo ie ajn en la forumo.

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ekzemple
En Pri ĉio cetera, mi skribus le jena mesaĝo kaj la titolo estus Nudpieda Gen.

Saluton,
Hieraŭ mi legis "Nupieda Gen".
Tiu libro estas leginda.
Sed atentu, foje la legado ne estas gaja. Malgraŭ tio, la aŭtoro bone montras kia abasurdaĵo estas la milito, kaj kiel la propagando elturnigas la kapojn de la loĝantoj.
Bonan legadon al ĉiuj !

#Nudpieda-Gen #literaturo

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Do vi povus serĉi en la serĉilo ĉu #Nudpieda-Gen aŭ , ĉu #literaturo. Kaj vi retrovos mian mesaĝon en Pri ĉio cetera, eĉ post du jaroj kiam la paĝoj "Pri ĉio cetera" enhavos 20 pliajn paĝojn kaj ne plu tuj estos videbla.

Kion vi pensas ?

rundvlp (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2013 17.02.24

Ĉar mi ne estas programisto, mi ne scias ĉu tio ĉi estas facile farebla.
Senkulpigu min se mi parolas pri io, kies mi ne havas ideon pri tia ebleco.
Mi nur estas uzanto, kiu volas helpi per sia uzado, kaj vidpunkto.

robbkvasnak (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2013 17.54.49

Kio estas "pragando"?
Via ideo interesas min kvankam mi ne tute komprenas ĝin. (Mi ne estas progamisto sed mi povas lerni de vi kiel fari.) Robb

rundvlp (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2013 4.05.32

robbkvasnak:Kio estas "pragando"?
Senkulpigu min : pragando -> propagando

rundvlp (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2013 4.10.00

Verŝajne mi ne estas bona por klarigi tiun ĉi aferon.
Do, jen mia lasta provo sed nun mi certas ke vi komprenos.

Onidiras ke ankaŭ Facebook alŝutantas tion... Se Facebook ankaŭ lango.gif

Altebrilas (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2013 13.57.18

Mi faris ankaŭ provojn (kun "#bonan-tagon" kaj "Ĥbonantagon" ), sed ne havis rezultojn kun la serĉilo de lernu! Eble ĝi uzas Google, kaj oni devas atendi iom antaŭ ol la teksto estos indeksata. Eble ne ĉiuj ŝlosilvortoj funkcias.

Ĉiukaze, ne indas agi "piratece" kaj ni devos ricevi la benon de la lernu-estroj por fari tion, ĉar alikaze la ebleco povas subite malaperi...

Takaisin ylös