ورود به محتوا

Kromnomo

از la_talpo, 7 مهٔ 2013

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

la_talpo (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2013،‏ 23:21:34

Sal ĉiuj!
Kio estas bona esperanta kromnomo por Alexander? Io kiel "Aleso", "Sandro", "Alo"? Al mi ne plaĉas skribi mian nomon kun "ks" (Aleksander). Cetere, ĉu "vere" esperantaj nomoj devas finiĝi kun -o ?

Amike,
Alex

jchthys (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2013،‏ 1:58:38

Se Esperantigitaj nomoj ne finiĝas kun "-o", oni uzas ilin kvazaŭ ili havus apostrofo. Oni tiam uzu la akuzativon per aldoni "-on". Sed por via nomo, oni certe uzus "Aleksandro".

Mi uzus Aleĉjo se la "ks" ne plaĉas al vi.

etala (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2013،‏ 2:07:10

Mi pensas, ke "Aleĉjo" aŭ "Alekĉjo" estus bonaj esperantaj kromnomoj se vi volas eviti "ks"-on: oni ofte aldonas ĉjon al parto de vira nomo kaj njon al parto de virina nomo por krei kromnomojn.

Esperantaj nomoj ofte finiĝas per -o por faciligi akcepton de la akuzativo kaj aliaj gramatikaĵoj simile al o-vortoj:

Ĉu vi vidis Niĉjon?
Li vere Niĉjecemas, ĉu ne?
La plej juna Niĉjido nomiĝas Paŭlo.


sed eĉ konsonantfinaj nomoj, ekzemple Zamenhof, povas agi radike:

Ĉu vi vidis Zamenhofon?
Li vere Zamenhofecemas, ĉu ne?
La plej juna Zamenhofido nomiĝas Paŭlo.

Do, jes, estas tradiciiĝintaj kromnomaj manieroj en Esperanto, sed se vi volas nomi vin alie, vi povas. Homa nomado ne plene laŭreguligeblas.

بازگشت به بالا