Til innholdet

Speciigo

fra Jorn644,2013 5 9

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

Jorn644 (Å vise profilen) 2013 5 9 07:38:54

Saluton,

Mi verkis mallongan diĝeston pri speciigo. Mi volas demandi al vi ĉu eblas kontroli ĝin por mi. Mi jam kontrolis ĝin mem, sed eble mi misvidis kelkajn erarojn. Eble vi aldone povus sugesti al mi ankaŭ kelke da stilaj plibonigoj. Se vi havas tempon por tio mi vin dankas.
Specio estas difinata kiel aro da unuopuloj kiuj efektive aŭ potenciale sekse intermiksas en la naturo. Alivorte, specio estas la plej granda genaro eble je naturaj kondiĉoj. Ekzemple, multaj araneoj aspektas malsimilaj, sed ili ja povas sekse intermiksi. Ili do estas konsiderata kiel anoj de la sama specio. Tamen ne ĉiam estas facile defini speciojn. Multe da bakterioj sin malsekse reproduktas, ĉar ili estas nek vira nek virina, sed senseksa. Difini specion kiel aron da intermiksantaj unuopuloj ne facile aplikeblas al organismoj reproduktantaj sin malsekse. Ankaŭ, multe da plantoj kaj kelkaj bestoj kruciĝas en la naturo. Asaj korvoj kaj kufaj korvoj aspektas malsimilaj, kaj plej ofte intermiksas en iliaj propraj aroj, sed, kelkfoje, ili kruciĝas. Ĉu oni konsideru ilin kiel samajn speciojn aŭ du apartajn speciojn? Ne forgesu ke la vorto specio estas homa elpensaĵo, pri kio ne interesiĝas la naturo.

Speciigo estas okazaĵo produktanta du aŭ pli apartajn speciojn. Speciigo estas difinata kiel: 'Estiĝo de nova specio kiel rezulto de geografiaj, korpaj, anatomiaj aŭ kondutaj faktoroj preventintaj intermiksadon inter populacioj kiuj antaŭe ja intermiksadis.' Populacioj povas speciigi, inter aliaj, pro:

Alopatrika speciigo: Tia ĉi speciigo estas kaŭzata se eksterecaĵo preventas ke du aŭ pli samspecaj organismaroj povas sekse intermiksadi. Tia ĉi izolado povas kaŭzi speciigo. Eksterecaĵoj povas esti granda distranco aŭ baroj kiel rivero, monto aŭ dezerto. Por kaŭzi alopatrikan speciigon, la interŝanĝado de genoj inter du aŭ pli organismaroj devas ĉesi pli malpli plene, sed ne necese ĉiome.

Peripatrika speciigo: Ĉi tio estas speciala versio de alopatrika speciigo kaj okazas kiam malgranda aro da unuopuloj malproksimiĝas de sia organismaro. Se kelke da skaraboj malproksimiĝas de sia organismaro, kaj se tiuj ĉi translokiĝantoj havas mutaciitajn genojn; la genoj mutaciitaj povas rapide multnombriĝi (pro inter aliaj genetika drivo) en la malgranda translokiĝantaro. Tiele ili povas speciigi al nova specio posttempe.

Parapatrika speciigo: Je parapatrika speciigo preventas nenia eksterecaĵo ke unuopuloj de organismaro povas sekse intermiksadi. Ĉi tie la unuopuloj havas la eblon sekse intermiksi kun ĉiuj ajn organismaranoj, sed ili preferas nur intermiksi kun iliaj proksimaj najbaroj anstataŭ kun iliaj malproksimaj najbaroj. Ĉi tia speciigo povas okazi pro manko de intermikso aŭ pro malsimilaj selektoj (natura aŭ seksa) je ĉiuj geografiaj limoj de la organismaro.

Rugxdoma (Å vise profilen) 2013 5 9 10:51:21

Mi ŝatis legi la tekston. Por mi, havanta konon pri eŭropaj lingvoj, ĝi ne estis malfacila kompreni. La stilo estas klara, la skribmaniero estas efika.

Sed mi trovis, ke multaj el la vortoj ne estas troveblaj en la lernu-vortaro. Mi provis kaj la Esperanto-, la germanan, la anglan kaj la svedan versiojn. Kelkaj mi ne eĉ trovis en aliaj vortaroj.

Mia unua demando, kiom mi eklegis la tekston, estis pri la signifo de la vorto "speciigo": Ĉu ĝi signifas: kiel natura selekto faris speciojn, aŭ kiel homoj decidas, al kiu speco apartenas certa ekzemplero (ĉu eble devus krei novan specon por la ekzemplero). Kiam mi legis en via teksto "la vorto specio estas homa elpensaĵo, pri kio ne interesiĝas la naturo", mi ankoraŭ ne sciis. Kiam la posta frazo diras: "Speciigo estas ...'Estiĝo de nova specio", mi ekkomprenis, sed ankaŭ ekdemandis min: Kial oni do ne diras speciiĝon. "-iĝo" anstataŭ "-igo". (Vi skribas "Estiĝo" sed "speciigo".) Homoj faris la vorton "speco", kiu do faris la specojn mem? La geografiaj faktoroj? La neintermiksantaj unuopuloj? Mi nur pensadas, ne kritikas.

Jorn644 (Å vise profilen) 2013 5 9 11:39:09

Saluton Ruĝdoma,

La vorton "speciigo" mi trovis je Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciigo

Vikipedio difinas speciigon kiel "La evolua proceso per kiu aperas novaj biologiaj specioj.". Speciigo estas kiel natura selekto faras speciojn.
Kial oni do ne diras speciiĝon. "-iĝo" anstataŭ "-igo".
Mi komprenas kion vi volas diri. Mi ankaŭ pripensis tion. Mi klarigos mian elekton por uzi speciigo:

1) Natura selekto speciigas unu specion al du specioj.
2) Specio speciiĝas al nova specio.

Ĉar mi volis verki la diĝeston el la vidpunkto de natura selekto mi elektis uzi speciigon anstataŭ speciiĝo.
Kiam la posta frazo diras: "Speciigo estas ...'Estiĝo de nova specio", mi ekkomprenis
Eble mi pli bone skribu "Speciigo estas ... Estigo de nova specio" (estigo anstataŭ estiĝo), ĉar speciigo estigas novan specion. (kaj specio estiĝas al nova specio)

Mia frazo "Populacioj povas speciigi, inter aliaj, pro:" mi pli bone ŝanĝu al "Populacioj povas speciiĝi".
Homoj faris la vorton "speco", kiu do faris la specojn mem? La geografiaj faktoroj? La neintermiksantaj unuopuloj?
Estas la geografiaj faktoroj kaj neintermiksantaj unuopuloj kiuj kaŭzas speciigo.
Multaj el la vortoj ne estas troveblaj en la lernu-vortaro.
Flanke de "speciigo", kiujn aliajn vortojn vi ne eblis trovi? Mi uzas ĉefe tiun ĉi esperanto/esperanto vortaro: www.vortaro.net

Rugxdoma (Å vise profilen) 2013 5 9 17:49:34

Dankon por viaja precizigoj (specifojn). Mi tute konsentas kaj komprenas kial vi elektis tiujn terminojn.
Mi ne traserĉis sufiĉe la vortarojn, tiel, ke mi povus diri ke la vortoj ne ekzistus. Mi kontentis, kiam mi komprenis la grandan rezonon. Mi kredas ke la vortoj ekzistas, sed estas maloftaj. "Eksterecaĵo" estas kunmetaĵo, kies precizan signifon mi ne trovis. (La lernu-vortaro nur donas du diversaj etimologioj, eks·ter·ec·aĵ·o, ekster·ec·aĵ·o.)
La vorto "asa" mi ne komprenas.

Ankaŭ alian aferon mi pripensis.
La plej antaŭa frazo diras:
Specio estas difinata kiel aro da unuopuloj kiuj efektive aŭ potenciale sekse intermiksas en la naturo.
Sekve, tio tute nur aplikas al sekse reproduktantaj organismoj, mi pensis.
Poste mi tamen legis:
Tamen ne ĉiam estas facile defini speciojn.
Tiam mi pensis, ke tiu malfacileco estus ene la kunteksto de sekse reproduktantaj organismoj. Do la sekvanta frazo ŝajnis al mi ekstertema:
Multe da bakterioj sin malsekse reproduktas..
Se oni havas difinon aplikeblan nur por seksuloj, ja estas ne facile defini bakteriojn uzante ĝin - fakte estas neeble.
Mi pensas, ke la frazojn eblus skribi alie, tiel ke ili estus pli koheraj.

Jorn644 (Å vise profilen) 2013 5 9 18:49:25

"Eksterecaĵo" estas kunmetaĵo, kies precizan signifon mi ne trovis.
Mi skribis: Tia ĉi speciigo estas kaŭzata se eksterecaĵo preventas ke du aŭ pli samspecaj organismaroj povas sekse intermiksadi. Tia ĉi izolado povas kaŭzi speciigo. Eksterecaĵoj povas esti granda distranco aŭ baroj kiel rivero, monto aŭ dezerto.

Per eksterecaĵo mi volis diri: "ia ajn kaŭzo kio ne estas la specio mem". Sed pripensinte mi konscias ke pli klaran vorton mi bezonas. Ĉu estas "eksterspeciaĵo" komprenebla?
Ankaŭ alian aferon mi pripensis.
La plej antaŭa frazo diras:
Specio estas difinata kiel aro da unuopuloj kiuj efektive aŭ potenciale sekse intermiksas en la naturo.
Sekve, tio tute nur aplikas al sekse reproduktantaj organismoj, mi pensis.
Poste mi tamen legis:
Tamen ne ĉiam estas facile defini speciojn.
Tiam mi pensis, ke tiu malfacileco estus ene la kunteksto de sekse reproduktantaj organismoj. Do la sekvanta frazo ŝajnis al mi ekstertema:
Multe da bakterioj sin malsekse reproduktas..
Se oni havas difinon aplikeblan nur por seksuloj, ja estas ne facile defini bakteriojn uzante ĝin - fakte estas neeble.
Mi pensas, ke la frazojn eblus skribi alie, tiel ke ili estus pli koheraj.
[/quote]Eble la ĉi suba frazo estas pli kohera:
Specio estas difinata kiel aro da unuopuloj kiuj efektive aŭ potenciale sekse intermiksas en la naturo. Tamen, tiu ĉi difino malaplikebliĝos kiam oni rigardas bakteriojn malsekse reproduktajn.

Estas mia celo verki klare kaj simple. Sed la malfacilaĵo pri verki klare kaj simple estas ke la teksto -por mi mem- estas klare kaj simple. Estas malfacile trovi miajn proprajn strangaĵojn en la tekston. Tial via komentoj estas valoraj por mi.

Jorn644 (Å vise profilen) 2013 5 17 20:57:05

Ĉu mi faris gramatikajn erarojn en la supra teksto? Mi aprezas se vi povus min sciigu. Mi strebas perfektigi mian gramatikon scion. Dankon.

Tibake til toppen