შინაარსის ნახვა

Mio, vio, lio...

fajrkapo-ისა და 10 მაისი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 12

ენა: Esperanto

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2013 15:49:09

Saluton, mi havis tiun ĉi dubon pri mi, vi, li ktp. Ĉu estus eble diri: Mio estas tio: miaj aĵoj estas tiuj. Uzi mio, vio, lio, kiel o-vortoj. Se eblas, ja estus ankaŭ eble uzi LA-n antaŭ ili, kiel ĉiu ajn o-vorto, la mio estas tio...(la aro de aĵoj, mia propieto)

Mi scias ke al mi, vi, ktp, oni aldonas a-n por a-vortoj, sed se oni aldonus -o-n, ĉu ili funkcius kiel o-vortoj??, kvankam mi neniam vidis ĉi tiun uzon. Mio, lio, ŝio, kiel tio de mi, tio de vi, tio de ŝi, ktp, miaj aĵoj, la aro de ili, tio mia.

Eble ŝajnas iom strange, sed mi havis tiun dubon! ridulo.gif

Francestral (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2013 16:39:20

Laŭ PIV:
mio. La plej intima parto de ies personeco: en mia mio kaŭris infaneto (W. Auld).
miaĵo. Tio, kio apartenas al mi aŭ koncernas min: mi faris la miaĵon, la rabado estas via afero! (L.L. Zamenhof).
lio. Ĉina mezurunuo, egala je 536,33 metroj.
ilio ❤ (os ilium) La plej granda el la tri aŭ kvar ostoj, kiuj formas la pelvon de la vertebruloj; ĉe la mamuloj, ilio formas la supran parton de la koksosto.

Mi neniam vidis nio, vio, ŝio, ĝio kaj cio.

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2013 22:24:45

Francestral:Laŭ PIV:
mio. La plej intima parto de ies personeco: en mia mio kaŭris infaneto (W. Auld).
miaĵo. Tio, kio apartenas al mi aŭ koncernas min: mi faris la miaĵon, la rabado estas via afero! (L.L. Zamenhof).
lio. Ĉina mezurunuo, egala je 536,33 metroj.
ilio ❤ (os ilium) La plej granda el la tri aŭ kvar ostoj, kiuj formas la pelvon de la vertebruloj; ĉe la mamuloj, ilio formas la supran parton de la koksosto.

Mi neniam vidis nio, vio, ŝio, ĝio kaj cio.
Nu, mi ne komprenas tre bone la ekzemplojn pri mio, estas do intima parto, kaj la infaneto estas tie???, ankaŭ ne komprenas pri miaĵon kaj la rabado...estas strangaj ekzemploj pri ilia signifo.

Pri lio kaj ilio jes, ĉiel dankon.

Francestral (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2013 23:32:11

Mi pensas ke:
-"en mia mio kaŭris infaneto" signifas "mia personeco estis kiel la personeco de infaneto", kaj
-"mi faris la miaĵon, la rabado estas via afero!" signifas "mi faris tion, kio koncernas min. La rabado koncernas ne min, sed nur vin!".

Sahaquiel (მომხმარებლის პროფილი) 11 მაისი, 2013 03:21:30

«Jes, tuta ĉi popolo
(aŭ preskaŭ) min generis, laŭ pruvo de ciferoj
montrantaj, ke la sumo de miaj avaj eroj
en tiu tempo estis kelkoble jam pli granda
ol eĉ la tuta sumo de 'l loĝantaro landa!

Sed ankaŭ en la vicoj atakaj de l' legio
troviĝis pli ol unu patro de mia mio,
kaj kiam glav-al-gorĝe mortluktis murdocele
barbaro kaj romia soldato, jen duele
du homoj reciproke malamis, kies semo
kuniĝis post jarcentoj en mia sola memo.

Per dura bato unu breĉas l' alies flankon:
doninto de mia sango fluigas mian sangon...»

Ero el «La Infana Raso» de William Auld

x1004 (მომხმარებლის პროფილი) 11 მაისი, 2013 08:20:33

fajrkapo:Nu, mi ne komprenas tre bone la ekzemplojn pri mio, ...
Kaj ĉu vi komprenas la vorton "egoo"?

Mio = tio, kio psike formas mian personecon. Se mi estas infana, do mio estas infana, mia egoo infanas, ne estas adolta.

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 17 მაისი, 2013 12:19:47

Bone, kaj se mia mio estas mia intima personeco, ĉu via kaj lia, ktp, estas via vio, lia lio, nia nio, ktp, aŭ ĉu estus ankaŭ via mio, lia mio, nia mio,?

Francestral (მომხმარებლის პროფილი) 17 მაისი, 2013 17:03:08

@fajrkapo: lia mio = lia plej intima parto de lia personeco
"Lia lio" estas sensenca. Lio estas ĉina mezurunuo egala je 536,33 metroj.

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 23 მაისი, 2013 07:49:26

Francestral:@fajrkapo: lia mio = lia plej intima parto de lia personeco
"Lia lio" estas sensenca. Lio estas ĉina mezurunuo egala je 536,33 metroj.
Bone, merci Francestral, dankon!

raffadalbo (მომხმარებლის პროფილი) 23 მაისი, 2013 12:17:00

Francestral:Laŭ PIV:
mio. La plej intima parto de ies personeco: en mia mio kaŭris infaneto (W. Auld)....
Tamen, mi opinias ke Esperanto devas permesi la uzon de "mio", "vio" ktp kun la signifo de "miaj aĵoj", "viaj aĵoj" ktp. Ne gravas ĉu la vortaroj enhavas tian uzon, ne gravas ĉu iu jam uzis la vortojn tiel; nur gravas ke la gramatiko permesas tian uzon.

Esperanto estas bazata sur 16 reguloj, ne sur la historia uzo, ĉu ne? ridulo.gif

ზემოთ დაბრუნება