K vsebini

"virino" - kio estas la senso de la radikalo "vir-"?

od ines_godinho, 12. maj 2013

Sporočila: 14

Jezik: Esperanto

Francestral (Prikaži profil) 13. maj 2013 11:41:33

sergejm:'homino' indikas ankaŭ homecon, kiu ne nepras por 'virino', kaj ne indikas plenkreskecon.
ne estas troa diferenco en ordinara vivo, ĉar sur la tero nur ne estas saĝuloj-ne homoj.
En fantazia libro 'homino' estus homa virino, ne elfino aŭ gnomino, sed 'viro' kaj 'virino' povus esti de ajna raso.
Mi ne konsentas.

Laŭ PMEG, virino = plenkreska homino.
Laŭ PIV, virino = homino.
Laŭ ReVo, virino = homino aŭ maturaĝa homino.

PMEG:viro → virino = plenkreska homino
PIV:*virino
1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por naski idojn.
2 Tia homo, rigardata en siaj rilatoj kun viroj.
3 La tipa karaktero de la virino.
ReVo:virino
1. Homino, kontraste kun virhomo.
2. Maturaĝa homino, kontraste kun infano.
La aliaj inaj personoj (elfino, gnomino, ktp) povas esti nomataj "ulinoj".

efilzeo (Prikaži profil) 13. maj 2013 14:44:37

novatago:
sergejm:pli logike uzi sufikson ..., sed ĝi ne estas oficiala.
...ne oficiala, preskaŭ nekonata, ŝanĝus ja grave la fundamenton kaj la manieron kompreni ĉiun vorton, proponita pro malvera ideo (seksismo en Esperanto) do, ĝi solvus nenion kaj kreus problemojn, sennecesa, konfuziga ĉar kunloĝus kun la vera Esperanto kaj tiel malfaciligus la interkomprenon, dialektigus la lingvon kaj tiel komprenigus al neesperatoparolantoj kaj pravigus al kontraŭesperantistoj pri tio ke Esperanto "ne funkcias", kaj aĉe aspektigus ĝin kvazaŭ lingva projekto.

Tiaj aĵoj nur validas por personoj, kiuj tute ne komprenas la celon de Esperanton: Esti same lernita kaj same parolita de ĉiuj. Por tiuj, kiuj tute ne komprenas la gravecon kaj pravecon de la netuŝebleco de la fundamento. Do, tute ne valida afero.

Legu la [url=http://es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento]antaŭparolon de la Fundamento[/url], kaj bone komprenu ke tiu netuŝebleco ne malhelpas la evoluon de la lingvo kaj ke Esperanto ne estas projekto, sed senprobleme funkcianta lingvo.

Ĝis, Novatago.
Bone dirita.

Olsho (Prikaži profil) 14. maj 2013 13:58:29

Saluton!
En la „Detala lernu!-gramatiko de Bertilo Wennergren (el tiu ĉi paĝaro), paĝo 165 (26 Vortfarado) li skribas i.a.:
Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR, INFAN, PATR, SINJOR, VIR...
Do, laŭ mi, eĉ „amik“, „tajlor“ kaj „patr“ memstarante ne faras senson. Nur per aldono de iu „vortklasa finaĵo“ kiel „o“.

Ĉu eblas, ke la radiko „vir“ venas el la maljuna germana „Wer-“ kiu signifas „Mann“ aŭ „Mensch“ (viro aŭ homo)? Vi trovas tion ekz. en „Werwolf“ kiu estas „homlupo“ en Esperanto.

Aŭ ĉu via demando, Ines, ne temas pri tio?

Ĝis

Olsho (Prikaži profil) 14. maj 2013 14:05:05

Olsho:Saluton!
En la „Detala lernu!-gramatiko de Bertilo Wennergren (el tiu ĉi paĝaro), paĝo 165 (26 Vortfarado) li skribas i.a.:
Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR, INFAN, PATR, SINJOR, VIR...
Do, laŭ mi, eĉ „amik“, „tajlor“ kaj „patr“ memstarante ne faras senson. Nur per aldono de iu „vortklasa finaĵo“ kiel „o“.

Ĉu eblas, ke la radiko „vir“ venas el la maljuna germana „Wer-“ kiu signifas „Mann“ aŭ „Mensch“ (viro aŭ homo)? Vi trovas tion ekz. en „Werwolf“ kiu estas „homlupo“ en Esperanto.

Aŭ ĉu via demando, Ines, ne temas pri tio?

Ĝis
Pardonu, mi skribis etan stultaĵon, ĉar "vir" venas el la latina "vir", kiu signifas "viro / homo" en tiu lingvo. Kaj la germanoj ŝanĝis ĝin en "Wer-". Do mi ne entute malpravis. ridulo.gif

Nazaj na začetek