Til innholdet

"virino" - kio estas la senso de la radikalo "vir-"?

fra ines_godinho,2013 5 12

Meldinger: 14

Språk: Esperanto

ines_godinho (Å vise profilen) 2013 5 12 17:26:53

Saluton! Mi estas komencanto kaj mi ne komprenas la sencon de uzi la vorton "virino". Se la radikalo "vir-" nur signifas "vira/virseksa/maskla/ktp", kial doni kontraŭan atributon al vorto, kiu signifas nenion, krom la malo de kio ni volis raporti? "vir-" utilas kiu funkcio en la vorto?

novatago (Å vise profilen) 2013 5 12 18:43:45

ines_godinho:Saluton! Mi estas komencanto kaj mi ne komprenas la sencon de uzi la vorton "virino". Se la radikalo "vir-" nur signifas "vira/virseksa/maskla/ktp", kial doni kontraŭan atributon al vorto, kiu signifas nenion, krom la malo de kio ni volis raporti? "vir-" utilas kiu funkcio en la vorto?
Nu, tiu estas milionoeŭra demando. Mi supozas ke Zamenhof, kiam faris tion simple volis ne krei malregulaĵon en tre baza vorto, kaj ne zorgis tiom pri la signifo de la radiko de vir, kiom pri ĝusta uzado de la sufiksoj -o kaj -in. Mia supozo estas, ke li pensis ion simila al ĉi tio: Se en ĉiu alia vorto pri personoj, oni devas uzi la sufikson "ino" por inigi signifon, estus stranga ne agi same en la radiko "vir".

Ĉiel, oni devas kompreni ĉi tiun aferon alie. Ĉiu radiko kaj afikso havas sian signifon, kiu helpas al ni kompreni vortojn, lerni ilin, kaj krei aliajn se tio estas necesa. Tamen, afero estas radikoj kaj afiksoj, kaj alia malsama afero estas konkreta signifo de vorto. Ekzemple: se mi pensas pri la vorto "maldekstra" mi ne pensas "adjektivo, kiu estas la malo de dekstra", sed mi simple pensas pri ĝia signifo kaj traduko en la hispana. En la kazo de "virino" mi ne pensus, "ina viro" sed ĝia akceptata signifo (en la portugala "mulher" ).

Sen voli, Zamenhof kreis strangegan kontraŭdiran vorton. Por multaj ĝi estas malkonforta. Sed ne gravas, ĉar ĉiam vi povas diri simple "ino", kies signifo samas al "virino".

Ĝis, Novatago.

Francestral (Å vise profilen) 2013 5 12 19:25:29

Saluton.

Laŭ PMEG:
viro = plenkreska virhomo
virino = plenkreska homino

Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas virseksan signifon. Tiam, la sufisko IN nuligas la virseksan signifon kaj aldonas inseksan signifon.

Jen alia ekzemplo:
knabo = juna virhomo
knabino = juna homino

RiotNrrd (Å vise profilen) 2013 5 12 19:42:36

Sen la vir- kaj -in afiksoj, ĉiu radiko en Esperanto estas seksneŭtrala, escepte de (bedaŭrinde) la familiaj radikoj.

En Esperanto, la defaŭltaj signifoj de la familiaj radikoj (patro, knabo, filo, ktp) estas viraj, kaj la -in sufikso estas necesa montri inecon.

Tio eble ne estas tute justa (aŭ eĉ logika), sed ĝi estas tiel.

efilzeo (Å vise profilen) 2013 5 12 20:20:18

Se viro signifas viran, virino signifas virinan. Mi ne vidas la problemon. Kaj kio pri malino venita el ina? Ĉu ankaŭ tiu estas sensenca?

Ĉiumaniere bonvenon en la forumo!

Francestral (Å vise profilen) 2013 5 12 21:06:47

Laŭ PMEG:
"PMEG":Rimarku, ke la memstara vorto viro ĉiam signifas “plenkreska virhomo”, dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkreskecon). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon kaj plenkreskecon, laŭ la kunteksto.
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afikse...

Do:
viro = plenkreska virhomo
vir- = virseks-
vira = virseksa aŭ plenkreske virhoma

Francisko1 (Å vise profilen) 2013 5 12 22:28:18

ines_godinho:Saluton! Mi estas komencanto kaj mi ne komprenas la sencon de uzi la vorton "virino". Se la radikalo "vir-" nur signifas "vira/virseksa/maskla/ktp", kial doni kontraŭan atributon al vorto, kiu signifas nenion, krom la malo de kio ni volis raporti? "vir-" utilas kiu funkcio en la vorto?
De longe mi ne uzas la vorton virino, ĉar Esperanto estas logika lingvo. Mi pensas ke pli bone ol diskuti ĉi tiun aferon "ad eternan", estas uzi la vorton homino. Simple.

Aubright (Å vise profilen) 2013 5 13 02:16:28

Francisko1:
ines_godinho:Saluton! Mi estas komencanto kaj mi ne komprenas la sencon de uzi la vorton "virino". Se la radikalo "vir-" nur signifas "vira/virseksa/maskla/ktp", kial doni kontraŭan atributon al vorto, kiu signifas nenion, krom la malo de kio ni volis raporti? "vir-" utilas kiu funkcio en la vorto?
De longe mi ne uzas la vorton virino, ĉar Esperanto estas logika lingvo. Mi pensas ke pli bone ol diskuti ĉi tiun aferon "ad eternan", estas uzi la vorton homino. Simple.
Miaopinie la vorto "homino" estas tre logika kaj bona. Mi certe ekuzos ĝin. Dankon Francisko ridulo.gif

sergejm (Å vise profilen) 2013 5 13 06:16:37

'virino' estas tute logika vorto.
sufikso -in- forigas virsekson de radiko, al kiu ĝin oni aldonas. Komparu ankaŭ:
reĝo - reĝino
knabo - knabino
avo - avino
onklo - onklino

'homino' indikas ankaŭ homecon, kiu ne nepras por 'virino', kaj ne indikas plenkreskecon.
ne estas troa diferenco en ordinara vivo, ĉar sur la tero nur ne estas saĝuloj-ne homoj.
En fantazia libro 'homino' estus homa virino, ne elfino aŭ gnomino, sed 'viro' kaj 'virino' povus esti de ajna raso.

Uzado de vir- kiel prefikso ne estas tro logika - pli logike uzi sufikson -iĉ-, sed ĝi ne estas oficiala.

novatago (Å vise profilen) 2013 5 13 08:24:14

sergejm:pli logike uzi sufikson ..., sed ĝi ne estas oficiala.
...ne oficiala, preskaŭ nekonata, ŝanĝus ja grave la fundamenton kaj la manieron kompreni ĉiun vorton, proponita pro malvera ideo (seksismo en Esperanto) do, ĝi solvus nenion kaj kreus problemojn, sennecesa, konfuziga ĉar kunloĝus kun la vera Esperanto kaj tiel malfaciligus la interkomprenon, dialektigus la lingvon kaj tiel komprenigus al neesperatoparolantoj kaj pravigus al kontraŭesperantistoj pri tio ke Esperanto "ne funkcias", kaj aĉe aspektigus ĝin kvazaŭ lingva projekto.

Tiaj aĵoj nur validas por personoj, kiuj tute ne komprenas la celon de Esperanton: Esti same lernita kaj same parolita de ĉiuj. Por tiuj, kiuj tute ne komprenas la gravecon kaj pravecon de la netuŝebleco de la fundamento. Do, tute ne valida afero.

Legu la [url=http://es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento]antaŭparolon de la Fundamento[/url], kaj bone komprenu ke tiu netuŝebleco ne malhelpas la evoluon de la lingvo kaj ke Esperanto ne estas projekto, sed senprobleme funkcianta lingvo.

Ĝis, Novatago.

Tibake til toppen