Al la enhavo

Ĉu "Esperant'" estas esperanta "Pig Latin"?

de Bruso, 2013-majo-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2013-majo-16 13:32:53

Tiu ĉi artikolo en anglalingva Vikipedio ...

http://en.wikipedia.org/wiki/Language_game

... listigas "Esperant'" kiel "Language game" (Lingvoludo?) simila al "Pig Latin" (Porklatina?) angle.

Ĉu tiu estas bona komparo?

Ĉu ekzistas esperanta Porklatina plu simila al Porklatina?:

"Alutonsej! Imej arolaspej Esperantonŭej!"

brw1 (Montri la profilon) 2013-majo-16 19:35:56

Mi povas paroli Porklatina sed, mi malamas ĝin! Se Esperant estas esperanta pig latin mi ne volas lerni.

evanamd (Montri la profilon) 2013-majo-16 20:01:32

Mi ne legis ke Esperant' estas esperanta "Pig Latin". Ĝi estas Esperantido.

Alia artikoloj:

http://en.wikipedia.org/wiki/Esperant%27#Esperant....

http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperant%27
http://meeuw.org/esperant/esperant.html

metal_riffs (Montri la profilon) 2013-majo-16 22:15:07

Anstataw lernu Popido,,los puristos esperantistos malamot ed ci sentot kel sit nova lingvê..

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-17 19:15:03

Bruso:
http://en.wikipedia.org/wiki/Language_game

... listigas "Esperant'" kiel "Language game" (Lingvoludo?) simila al "Pig Latin" (Porklatina?) angle.

Ĉu tiu estas bona komparo?
Nu, kiel fiera kunkreinto de tiu stilo, mi eble diru ke al mi tiu komparo ne ŝajnas esti malbona. Efektive Esperant' precipe estis uzata kiel ludo. Mi observis belan duoniĝon de la tiustile alparolataj. Aŭ oni eĉ emas koleri aŭ oni ridas.

Kompreneble en la vera spirito de esperantismo, ni kreis stilon kiu celis plejeble streĉi sed neniel atenci la fundamenton.

Bruso (Montri la profilon) 2013-majo-17 23:11:20

mihxil:Nu, kiel fiera kunkreinto de tiu stilo, mi eble diru ke al mi tiu komparo ne ŝajnas esti malbona.
Kiel ni anglaparolantoj diras: "right from the horse's mouth!"

Jenas la dank' de mi al vi! (Ĉu tiu estas korekta?)

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-18 08:40:07

Bruso:
mihxil:Nu, kiel fiera kunkreinto de tiu stilo, mi eble diru ke al mi tiu komparo ne ŝajnas esti malbona.
Kiel ni anglaparolantoj diras: "right from the horse's mouth!"

Jenas la dank' de mi al vi! (Ĉu tiu estas korekta?)
Ebl' de kompren' prias je tiu ĝust'.

Je fakt', nepropras spertomult'. Malis la help' de l' priridad' pri l' duma Konrado-lert'.

Neviau la forges': Nova stil' por nova jarmil'!

Reen al la supro